Dictionnaire Français-Espéranto
franca-esperanta vortaro, eldonita en 1961
Dictionnaire Français-Espéranto (Franca Esperanto vortaro) Léger-Albault, verkita de Roger Léger kaj André Albault aperis en 1961 (16x13 cm 672, LVI, [2] p.). Ĝi enhavas suplementon de sciencaj kaj teknikaj terminoj kaj geografiaj kaj propraj nomoj. Post la Franca-Esperanto vortaro de Grosjean-Maupin (ses eldonoj 1912-1947) ĝi estis la gvida konsultverko ĝiaspeca ĝis apero de la Grand Dictionnaire Français-Espéranto (1992).
Dictionnaire Français-Espéranto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Roger Léger kaj André Albault | |
Eldonjaro | 1961 | |
Urbo | Marmande | |
Eldoninto | Esperantaj Francaj Eldonoj | |
Paĝoj | 672 | |