Péter Károlyi
KÁROLYI Péter (karoji) estis hungara verkisto, reformita episkopo naskita en Nagykároly en 1543 kaj mortinta en Debreceno la 10-an de aprilo 1576.
Péter Károlyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1543 en Carei | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1576 (33-jaraĝa) en Debrecen | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • kalvinana pastro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Péter Károlyi studis en Vitenbergo kaj hejmenveninte instruis en lernejo de Ferenc Dávid en Kolozsvár, sed li ne akceptis liajn principojn kontraŭtriopecajn, tial li devis forlasi la urbon. En 1568 li estis pastro kaj lernejestro en Nagyvárad. Post la morto de Péter Méliusz Juhász oni elektis lin episkopo.
Ĉefaj verkoj redakti
- Grammatica Graeca (kun Czeglédi György, Claudiopoli, 1567);
- Az egész világon való keresztyéneknek vallások (Debrecen, 1569);
- Az egy igaz istenről… prédikációk (Debrecen, 1570);
- Brevis… explicatio… (Wittenberg, 1571);
- A halálról, feltámadásról és az örök életről (Debrecen, 1575);
- Az Apostoli Credonak magyarázatja (Debrecen, 1584).
Bibliografio redakti
- Horváth János: A reformáció jegyében (Bp., 1953).
Fonto redakti
- Magyar életraĵi lexikon