Omar Sharif
Omar SHARIF (originale Michael Shalhoub (10-an de aprilo 1932 en Aleksandrio, Egiptio - 10-an de julio 2015 en Kairo, Egiptio) estis egipta aktoro; li rikoltis la sukcesojn per sia alloga, vireca aspekto.
Omar Sharif | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
عمر الشريف | |||||
Naskonomo | ميشيل ديمتري شلهوب | ||||
Naskiĝo | la 10-an de aprilo 1932 en ![]() | ||||
Morto | la 10-an de julio 2015 en ![]() | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Kairo [#] | ||||
Religio | kristanismo [#] | ||||
Lingvoj | araba • angla • greka • hispana • portugala • itala • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Egiptio [#] | ||||
Alma mater | Victoria College • Universitato de Kairo [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Chalhoub [#] | ||||
Edz(in)o | Faten Hamama (1954-1974) | ||||
Infanoj | Tarek Sharif [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | عمر الشريف [#] | ||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • verkisto • briĝisto • verkisto de nefikcio • televida aktoro [#] | ||||
Laborkampo | aktorado • filmo [#] | ||||
Aktiva dum | 1954 - 2015 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Doctor Zhivago ❦ Lawrence of Arabia [#] | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Premio Ora Globo | |||||
1962 - Lawrence of Arabia Plej bona aktoro en apuda rolo 1962 - Lawrence of Arabia Plej bona aktoro 1965 - Doctor Zhivago | |||||
César | |||||
2003 - Monsieur Ibrahim | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en anglaj lernejoj de Kairo. Li komence rolludis sen ia ajn aktora edukado; li iĝis baldaŭ la plej populara kinostelulo de la arablingva areo, poste li fondis kun sia edzino Fatem Hamama propran filman entreprenon.
Oni ekatentis pri li en Hollywood fine de la 1950-aj jaroj. La mondsukceson por li portis la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrencio de Arabio) de David Lean, prezentita en 1962. Lian sekvan gravan rolon donis same Lean en la filmo de Doctor Zhivago ("Doktoro Ĵivago"; 1965). Li poste ludis en gravaj usonaj filmoj kiel Funny Girl (1968) aŭ Mackenna's Gold (1969).
Li ludis en Eŭropo en filmo Mayerling (1968) de la brita Terence Young, en Le Casse (1972) de la franca Henri Verneuil kaj en Isla misteriosa (1973) de la hispana Juan Antonio Bardem.
Lia lasta grava rolo estis en filmo Les possédés (1988) de Andrzej Wajda (adaptado de Dostojevskij-verkaĵo en Francio). En la 1990-aj jaroj li aperis ĉefe en televidaj filmoj.