Komitato de Katin – pola eksterregistara organizo kun la celo memorigi viktimojn de la Masakro de Katin kaj la polajn viktimojn de komunismo en Sovetunio.

Komitato de Katin
organizaĵo
vdr

Ĝi estis kreita en 1979 en la preĝejo al sankta Venceslao en la varsovia kvartalo Praga fare de la pastro Wacław Karłowicz kaj Stefan Melak (kiu fariĝis prezidanto) kiel Konspira Komitato de Katin. La fondan deklaracion subskribis 19 personoj.

La 13-an de aprilo 1979 post datrevena manifestacio en Dolinka Katyńska (Katina Valeto) en Militista Tombejo en Powązki (kie ekde 1974 okazis ĉiujare religi-patriotaj solenaĵoj) sekureca servo arestis ĝiajn partoprenantojn.

Laŭ iniciato de la komitato la 31-an de julio 1981 en Powązki-Tombejo stariĝis la unua en Pollando monumento al la viktimoj de la katina krimo, forveturigita de sekureca servo jam la venontan nokton. La monumento estis reakirita en 1989 kaj denove starigita en 1995.

De 1984 la komitato atribuas simbolan kruceton por la servo al "Solidareco" kaj agado favore al sendependeco. La unua distingito estis pastro Jerzy Popiełuszko.

De 1989 la komitato agadas malkaŝe, laŭstatute, sub la prezidanteco de Stefan Melak (ĝis la 10-a de aprilo 2010, kiam li pereis en katastrofo de pola Tu-154M en Smolensk), kaj poste de lia frato Andrzej Melak (prezidanto ekde la 24-a de aprilo 2010).

En 2010 la komitato ricevis premion de la Gardanto de Nacia Memoro (Kustosz Pamięci Narodowej), kies ĝisnunaj laŭreatoj estas i.a.: Władysław Bartoszewski (2004), Zofia Romaszewska kaj Zbigniew Romaszewski (2006), Wacław Karłowicz kaj Paweł Jasienica (2007), Janusz Kurtyka kaj Tadeusz Isakowicz-Zaleski (2010), Memorial (2012).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti