Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Beja kaj Beja (stacidomo).

Beja [beĵa], estas sudportugalia urbo kaj ĉefurbo de la samnoma Distrikto Beja. En la urbo loĝas 35 762 homoj (en jaro 2001) sur areo de 1 140 kvadrataj kilometroj.

Beja
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio
elektodistrikto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 854  (2011) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 1′ N, 7° 52′ U (mapo)38.015555555556-7.8652777777778Koordinatoj: 38° 1′ N, 7° 52′ U (mapo) [+]
Alto 243 m [+]
Areo 1146,44 km² ( 114 644 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Beja (Portugalio)
Beja (Portugalio)
DEC
Situo de Beja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beja [+]
vdr

Freguesias

redakti

La submunicipoj freguesias de Beja estas la jenaj:​

  • Albernoa kaj Trindade
  • Baleizão
  • Beja (Salvador kaj Santa Maria da Feira)
  • Beja (Santiago Maior kaj São João Baptista)
  • Beringel
  • Cabeça Gorda
  • Nossa Senhora das Neves
  • Salvada kaj Quintos
  • Santa Clara de Louredo
  • Santa Vitória kaj Mombeja
  • São Matias
  • Trigaches kaj São Brissos

Historio

redakti
 
Statuo de reĝino Leonor de Portugalio en Beja.
 
La pilorio de Beja.

Oni supozas, ke la urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 400 a.n.e. fare de keltoj aŭ pli probable fare de la sudokcidentaj konioj, kiuj nomis ĝin Konistorgis, kaj tie establis la kartaganoj dum iom da tempo. La plej fruaj referencoj al tiu urbo aperis en la 2-a jarcento a.n.e. en la historioj de Polibio kaj Ptolemeo. En la epoko de romianoj, la urbo nomiĝis Pax Julia kaj tie organiziĝis "konvento" (jura distrikto) tuj post ties fondo. Tiu urbo estis sidejo de unu de la kvar divizioj de Luzitanio, kreitaj en la epoko de Aŭgusto Cezaro.

El la 5-a jarcento, alanoj, suevoj kaj visigotoj regis la urbon post la falo de la Romia Imperio, kaj iĝis sidejo de episkopeco. Tiam la urbo nomiĝis Paca. El la 8-a jarcento ĝis la jaro 1162, la urbo estis okupita de araboj, ĉefe fare de la Avadioj de la Tajfo de Sevilo, kiu nomis ĝin Beja (estas alia urbo samnoma en Tunizio). Tie naskiĝis Al-Mutamid, fama reĝo kaj poeto kiu dediĉis multajn verkojn al amo al junulinoj kaj al junuloj.

En 1262, la kristanoj rekonkeris la urbon definitive. Ĝi ricevis loĝĉarton en 1524 kaj iĝis urbo en 1517. Beja estis naskoloko de la familio Gouveia, elstaraj edukistoj kaj humanistoj de la Renesanco, inter kiuj estis Diogo de Gouveia (1471-1557), profesoro de Francisco Xavier kaj konsilisto de la reĝoj Manuelo la 1-a kaj Johano la 3-a, kiu rekomendis la alvenon de la jezuitoj; André de Gouveia (1497-1548), humanisto, dojeno de la Universitato de Parizo kaj fondinto de la Real Colégio das Artes e Humanidades en Koimbro; kaj la humanisto Antonio de Gouveia.

Kreita de la reĝo Alfonso la 5-a en 1453, la titolo de duko de Beja estis atribuita al lia dua vira filo, kaj al la institucio de la Casa del Infantado en 1654 fare de la reĝo Johano la 4-a.

Famuloj

redakti
 
Situo de Beja en Portugalio

Vidindaĵoj

redakti

La plej elstaraj monumentoj estas la kastelo de Beja kun du romiaj arkoj kaj ĉefturo kiu estas 40 metrojn alta; la Katedralo de Beja, la preĝejo Igreja Matriz de Santa Maria da Feira, la monaĥejo Ermida de Santo André konstruita en la 16-a jarcento, la preĝejo Igreja de Santo Amaro kaj la mezepoka murego.​

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti