Aritz Aduriz

eŭska kaj hispania futbalisto

Aritz Aduriz (per plena nomo Aritz Aduriz Zubeldia, laŭ la nomo rekonebla kiel eŭsko; naskiĝis la  11-an de februaro 1981(nun 1981-02-11) en San Sebastián, Eŭskio, Hispanio, do nun 43-jara) estas eŭska kaj hispania profesia futbalisto.

Aritz Aduriz
Persona informo
Naskonomo Aritz Aduriz Zubeldia
Aliaj nomoj El Zorro
Naskiĝo 11-an de februaro 1981 (1981-02-11) (43-jaraĝa)
en Donostio
Lingvoj eŭskahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Aritz Aduriz en 2011

Ekde la jaro 2010 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, kaj aldone ekde 2006 membras en la eŭska nacia teamo de futbalo. Post jaro en la junulara teamo de la klubo Antiguoko, li inter la jaroj 1999 kaj 2000 estis profesia futbalisto en la klubo Aurrerá de Vitoria-Gasteiz, de 2000 ĝis 2004 en la klubo Athletic Bilbao, en 2004–2005 en la teamo de la klubo Real Valladolid, de 2006 ĝis 2008 denove ĉe Athletic Bilbao, sekve de 2008 ĝis 2010 en la klubo RCD Mallorca, de 2010 ĝis 2012 en la teamo de Valencia CF kaj ekde tiam denove ĉe Athletic Bilbao.

Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "20".