Pedro Almodóvar
Pedro ALMODÓVAR Caballero (naskiĝis je la 24-an de septembro, 1949 en Calzada de Calatrava, Ciudad Real) estas hispana reĝisoro kaj scenaristo.
Li estas la plej internacie konata reĝisoro el Hispanio post Luis Buñuel, kaj ricevis multnombrajn premiojn kaj rekonojn.
Krom sia aktiveco kiel reĝisoro, Pedro Almodóvar estas unu de la plej gravaj hispanaj kinproduktoroj: la kompanio El Deseo, fondita en 1985 kun lia frato Agustín, produktoris krom liajn proprajn filmojn, aliajn de reĝisoroj kiel Álex de la Iglesia, Guillermo del Toro kaj Isabel Coixet.
Li ricevis la Premion Princo de Asturio por la Artoj en 2006. Li estas kavaliro de la Honora legio de Francio de 1997. En 2017 li estis la prezidanto de la ĵurio de la Festivalo de Cannes.
Listo de filmoj
redakti- 2021: Madres paralelas (Paralelaj patrinoj)
- 2019: Dolor y gloria (Doloro kaj gloro)
- 2016: Julieta
- 2013: Los amantes pasajeros (La pasemaj geamantoj)
- 2011: La piel que habito (La haŭto kiun mi loĝas)
- 2009: Los abrazos rotos (La rompitaj brakumoj)
- 2006: Volver (Reveni)
- 2004: La mala educación (La malbona edukado)
- 2002: Hable con ella (Alparolu ŝin)
- 1999: Todo sobre mi madre (Ĉio pri mia patrino)
- 1997: Carne trémula (Svinga karno)
- 1995: La flor de mi secreto (La floro de mia sekreto)
- 1993: Kika
- 1991: Tacones lejanos (Malproksimaj kalkanumoj)
- 1990: ¡Átame! (Ligu min!)
- 1988: Mujeres al borde de un ataque de nervios (Virinoj rande de nervatako)
- 1986: Matador (Matadoro)
- 1986: La ley del deseo (La leĝo de la deziro)
- 1984: ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (Kion mi faris por meriti tion ĉi?)
- 1983: Entre tinieblas (Inter tenebroj)
- 1982: Laberinto de pasiones (Labirinto de pasioj)
- 1980: Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (Pepinjo, Luci, Bom kaj aliaj kvartalaninoj)
Premioj
redaktiAlmodóvar ricevis multnombrajn premiojn, inter kiuj:
- Du Oskar-premiojn:
- Du Oraj Globoj al plej bona neanglalingva filmo:
- 2000 - Todo sobre mi madre
- 2003 - Hable con ella
- Festivalo de Cannes
- 1999 - Plej bona reĝisoro kaj speciala premio de la ĵurio por Todo sobre mi madre
- 2006 - Plej bona scenaro pro Volver