Entre tinieblas

hispana drama filmo de 1983 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar

Entre tinieblas (Inter tenebroj) estas la titolo de hispana drama filmo de 1983 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar. Ĝi aliras al la mondo de la religio kaj ĝia rilato kun la realo en la tuj ŝanĝanta Hispanio de la 1980-aj jaroj.

Entre tinieblas
filmo
Originala titolo Entre tinieblas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 10 mar. 1983
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Luis Calvo
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Cheo Feliciano
Rolantoj Julieta Serrano • Marisa Paredes • Carmen Maura • Chus Lampreave • Cecilia Roth • Agustín Almodóvar • Manuel Zarzo • Pedro Almodóvar • Lucia Bosè • Lina Canalejas • Carmen Giralt • Mary Carrillo • Cristina Sánchez Pascual
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kunulino de Yolanda, kantistino kaj drogulo, mortas pro trodozo (kaj pro striknino). La polico serĉas ŝin kaj ŝi kaŝiĝas en konvento. Sed la vivo de la monaĥinoj ne estas farita nur el preĝado kaj amo al Sinjoro. Drogo, komplotoj, sekretoj, tigro!, kunvivas en etoso de magia realismo kaj eĉ superrealismo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Cristina Sánchez Pascual - Yolanda
  • Julieta Serrano - Abatino
  • Chus Lampreave - Fratino Stratetrato
  • Marisa Paredes - Fratino Sterko
  • Carmen Maura - Fratino Perdita
  • Lina Canalejas - Fratino Vipero
  • Mary Carrillo - Markizino
  • Cecilia Roth - Merche
  • Berta Riaza - Nova ĝenerala patrino
  • Manuel Zarzo - pastro
  • Eva Siva - fratino de Fratino Stratetrato

Analizo redakti

Kiam oni faris tiun filmon, Hispanio estis en la procezo nomita Hispana Transiro kun ŝnaĝoj kaj ekonomiaj kaj kulturaj. La lando ĵus eliris el Frankismo, reĝimo kiu havis ĉefan karakteron en ekstrema katolikismo. Tio aperis en la tiama kinarto: ekzemple la reĝimo de Franko apogis filmojn de kristana temaro kiel Marcelino pan y vino. En tiu epoko la moralo de la Katolika Eklezio estis universale akceptita. En tiu filmo, Almodóvar rompis kontraŭ tiu tendenco, montrante la problemojn de morala korupto, kiu povus ekzisti ene de la eklezio. Tiukadre la abatino miksas tion homan kun tio dia preskŭ freneze, ĉar ŝi enorma di-adorado estas akompanita per sia drogomanio inter aliaj partikularecoj. Aliflanke Yolanda decidis fini siajn drogomaniojn spite la fakton, ke ŝi loĝas en konvento en kiu ŝi ne povis fuĝi el drogoj, ĉar ankaŭ tie droguzis la abatino.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Entre tinieblas en la hispana Vikipedio.