Cecilia Roth

argentina aktoro

Cecilia Edith Rotenberg Gutkin (Bonaero, 8a de aŭgusto 1956), plej ofte konata kiel Cecilia ROTH, estas argentina aktorino de teatro, kino kaj televido.

Cecilia Roth
Persona informo
Cecilia Roth
Naskonomo Cecilia Edith Rotenberg Gutkin
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1956 (1956-08-08) (67-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco ArgentinoHispanio vd
Familio
Patro Abrasha Rotenberg vd
Patrino Dina Rot vd
Gefratoj Ariel Rot vd
Edz(in)o Fito Páez vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1976– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi internacie ekfamiĝis laborante kun la laŭdita reĝisoro Pedro Almodóvar en la 1980-aj jaroj, protagoniste en Todo sobre mi madre en 1999, filmo kiu ricevis Oskar-premion. Siaflanke ŝi ricevis dufoje Goja-premiojn kaj la Eŭropan Kinpremion al la Plej Bona Aktorino, estante la nura latinamerika aktorino kiu ricevis tiun premion.[1]

Inter ŝiaj kinaj filmoj menciindas Martín (Hache), Una noche con Sabrina Love, Kamchatka, Dolor y gloria kaj El Ángel.

Kariero redakti

Ŝi ekaktoris sialande ĝis en 1976 setliĝis en Hispanio fuĝe el la militista diktaturo.

Ŝi plue laboris en Argentino, krom atingi plenan sukceson en la hispana kino ekde siaj unuaj aperoj en Las verdes praderas, de José Luis Garci, Arrebato, de Iván Zulueta, kaj Laberinto de pasiones, de Pedro Almodóvar. Inter plej elstaraj filmoj menciindas Un lugar en el mundo kaj Martín (Hache), ambaŭ de Adolfo Aristarain, kaj ŝia protagonista rolo en Todo sobre mi madre, ankaŭ de Almodóvar; kun ambaŭ reĝisoroj ŝi atingis Goja-premiojn al la plej bona aktorino.

En televido ŝi protagonistis televidajn seriojn Por amor, Nueve lunas, Epitafios, kun Julio Chávez kaj Leonardo Sbaraglia, kaj Tratame bien, denove kun Chávez. Krom kinon kaj televidon, ŝi faris ankaŭ teatron kaj en Argentina kaj en Hispanio. De 2013 ĝis 2014 ŝi ludis per teatrajo de Philippe Blasband Una relación pornográfica, kun Darío Grandinetti.

Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2022, reprezentante latinamerikajn geaktorojn.

Filmoj redakti

  • No toquen a la nena (1976)
  • Crecer de golpe (1977)
  • Arrebato (1979)
  • Las verdes praderas (1979)
  • La familia, bien, gracias (1979)
  • Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (1980)
  • Pepe, no me des tormento (1981)
  • Laberinto de pasiones (1982)
  • Entre tinieblas (1983)
  • ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (1984)
  • El jardín secreto (1984)
  • Los amores de Kafka (1988)
  • Yo, la peor de todas (1990)
  • Vivir mata (1991)
  • Un lugar en el mundo (1991)
  • Martín (Hache) (1997)
  • Cenizas del paraíso (1997)
  • Todo sobre mi madre (1999)
  • Segunda piel (2000)
  • Una noche con Sabrina Love (2000)
  • Antigua vida mía (2000)
  • Vidas privadas (2001)
  • Kamchatka (2002)
  • Deseo (2002)
  • La hija del caníbal (2003)
  • Otros días vendrán (2005)
  • Sofacama (2006)
  • El nido vacío (2008)
  • Matrimonio (2012)
  • Los amantes pasajeros (2013)
  • Horas (2016)
  • Migas de pan (2016)
  • El ángel (2018)
  • Dolor y gloria (2019)
  • Crímenes de familia (2020)
  • Hasta el cielo ida y vuelta (2020)
  • El prófugo (2021)

En televido redakti

  • Atreverse (1990-1991)
  • Amores 92 (1992)
  • Nueve lunas (1994-1995)
  • Epitafios (2004-2009)
  • Mujeres asesinas (2005)
  • Amas de casa desesperadas (2006)
  • Tratame bien (2009)
  • El elegido (2011)
  • El pacto (2011)
  • En terapia (2014)
  • Historia de un clan (2015)
  • Supermax (2017)
  • El embarcadero (2019)
  • Los internacionales (2020)

En teatro redakti

  • ¡Disparatos en Varieté! (2006)
  • Días contados (2006-2007)
  • Amor, dolor y qué me pongo (2010)
  • Una relación pornográfica (2013-2014)

Referencoj redakti

  1. «European Film Academy : European Film Awards Winners 1999». www.europeanfilmacademy.org. Konsultita la 19an de januaro 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cecilia Roth en la hispana Vikipedio.