Segunda piel (Dua haŭto) estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Gerardo Vera. La scenaron verkis la propra Vera kaj Ángeles González Sinde. La titolo Dua haŭto estas aludo al la duobla vivo de Alberto kaj al la profesio de Diego, kiel haŭtkuracisto. La filmo ricevis kelkajn premiojn.

Segunda piel
filmo
Originala titolo Segunda piel
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1999
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, samseksemeca filmo
Reĝisoro(j) Gerardo Vera
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Ángeles González-Sinde
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Javier Bardem • Jordi Mollà • Ariadna Gil • Cecilia Roth • Pilar Castro • Mercedes Sampietro
Produktinta firmao Antena 3
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de Alberto (Jordi Mollá), edzo de Elena (Ariadna Gil). Ambaŭ kunulas el mezlernejo kaj havas filon, sed ilia rilato malbonas. Samtempe, Alberto sekvas amrilaton kun Diego (Javier Bardem), samseksema kuracisto pli malferma.

Elena malkovras, ke Alberto malfidas, sed dekomence ŝi ne scias, ke la malfido okazas kun viro, kion poste ŝi malkovros, kio okazigos al ŝi profundan deprimon kaj maltrankvilon. Alberto dubegas: li amas sian edzinon, sed ne kapablas kontroli siajn amsentojn por Diego, li vivas la stereotipan konflikton de edzo kun fortaj samseksemaj klinoj.

La tragedia fino enhavas kroman mesaĝon de amo kaj toleremo, kiam la perfidita edzino kaj la kuracisto interkonatiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Aktoro Rolulo
Javier Bardem Diego
Jordi Mollà Alberto
Ariadna Gil Elena
Cecilia Roth Eva
Mercedes Sampietro Mª Elena
Javier Albalá Rafael
Adrián Sac Adrián
Cristina Espinosa Ana Mari
Pilar Castro Neus
Ramiro Alonso Oriol
Silvia Espigado Ingeniera
Carmen Grey Enfermera
Ángela Rosal Tomasa
Luis B. Santiago Aitor
Christian Queipo Luis
Iván Mateos Iván
Lucrecia Cantante


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Segunda piel en la hispana Vikipedio.