La flor de mi secreto

La flor de mi secreto (trad.La floro de mia sekreto) estas hispana filmo de 1995 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar.[1]

La flor de mi secreto
filmo
Originala titolo La Fleur de mon secret
Originala lingvo hispana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1995, 22 feb. 1996
Ĝenro filma dramo
Kameraado Affonso Beato
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Marisa Paredes • Juan Echanove • Rossy de Palma • Chus Lampreave • Joaquín Cortés • Carme Elías • Kiti Mánver • Imanol Arias • Gloria Muñoz • Nancho Novo • Jordi Mollà • Chavela Vargas
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Leo Macías (Marisa Paredes) estas verkistino de amaferaj romanoj laŭ la pseŭdonimo Amanda Gris. Lia eldonejo devigas ŝin verki kvin romanojn jare, sed pro personaj problemoj li plenumas ĝin. Lia edzo Paco (Imanol Arias) estas militisto kaj multe forestas. Leo estas virino tre dependa de aliuloj, kaj ŝia vivo ofte komplikiĝas foje pro banalaĵoj kiel peti helpon por senvestigi de botetoj kiujn iam Paco donacis al ŝi, kaj precize Betty (Carmen Elías), ŝia plej bona amikino kaj amantino de ŝia edzo kiu helpas ŝin tiucele. Leo malkonsentas kun siaj eldonistoj (Juan José Otegui kaj Gloria Muñoz), kiuj notas ŝanĝojn en la literatura stilo, kun tendenco al tristeco, kio rezultas en eblo de proceso pro malplenumo de kontrakto.

Leo forĵetas literaturan verkon al rubejo, kaj ĝi estis prenita de filo de servistino (Joaquín Cortés), kiu klopodas vendi la historion por ke faru filmon la reĝisoro Bigas Luna, cele al financado de danca spektaklo, kiu relanĉus lian patrinon (Manuela Vargas) kiel grava dancistino de flamenko. Leo alproksimiĝas al Ángel (Juan Echanove), amiko de Betty, por kandidati al laborposteno, sed tio malsukcesas, ĉar ŝi malakceptas verki literaturan kritikon en la ĵurnalo El País, kies direktoro estas Ángel.

Iam, Paco vizitas sian edzinon, sed okazas kverelo kaj peto de divorco, kio incitas Leo al memmortigo malsukcese; Ángel aperas kiel savinto, al kiu ŝi konfesas siajn sekretojn; li ĉantaĝas kaj profitas la situacion por prezenti sin kiel verkisto de la furoraj amaferaj romanoj publikigitaj sub la nomo de Amanda Gris, dum Leo estus la agento de Ángel, pro kio li pagos al ŝi 20% kiel parto de aŭtorrajtoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. «Datos de Pelicula ICAA - Catalogo de Películas ICAA».[rompita ligilo] sede.mcu.gob.es. Konsultita la 22an de marto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La flor de mi secreto en la hispana Vikipedio.