Juan ECHANOVE Labanda (Madrido, 1a de aprilo 1961) estas hispana aktoro.

Juan Echanove
Persona informo
Naskonomo Juan Echanove Labanda
Naskiĝo 1-an de aprilo 1961 (1961-04-01) (63-jaraĝa)
en Madrido,  Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • televida reĝisoro
vdr

Kariero redakti

Li populariĝis per la rolo de advokato Cosme en la televidserio Turno de oficio.[1] Tiel li estis alvokita por la filmo Divinas palabras (1987, laŭ verko de Ramón María del Valle-Inclán), pro kio li ricevis la Goja-premion al la plej bona duaranga aktoraro. Sekvis filmoj Bajarse al moro, A solas contigo kaj La noche más larga. En televido li estis protagonisto en 1991 en la serio Chicas de hoy en día, pro kio li pliigis sian popularecon kaj ricevis premion Fotogramas de Plata (arĝenta).

Du jarojn poste, en 1993, li profesie sukcesis en la filmo Madregilda (Francisco Regueiro), kie li ludis rolon de febla Francisco Franco, pro kio Juan Echanove ricevis la Concha de Plata (arĝentan konkon) al plej bona aktoro de la Donostia Kinfestivalo, la Goja-premion al la plej bona protagonista aktoro, la Premion Sant Jordi al plej bona aktoro inter aliaj premioj.

Du jarojn poste, kun la reĝisoro José Luis García Sánchez kaj la aktoro Juan Luis Galiardo, li eniris en filmaro pri tradicia Hispanio nome la jenaj filmoj: Suspiros de España y Portugal (1995), Siempre hay una camino a la derecha (1997) kaj Adiós con el corazón (2000). Krome Echanove partoprenis en filmoj kiel La flor de mi secreto (Pedro Almodóvar, 1995), Sus ojos se cerraron y el mundo sigue andando (Jaime Chávarri, 1997) kaj Los años bárbaros (Fernando Colomo, 1998). En tiu lasta li ludis la rolon de falangisto deziranta malliberigi fuĝintojn, luditajn de Ernesto Alterio kaj Jordi Mollá.

El 2000 li ĉefe laboris teatre en verkoj kiel El verdugo kaj El extraño. Krome, Juan Echanove aperis kiel politika aktivulo. En februaro 2003 li partoprenis en protesto kontraŭ terorismo de ETA,[2]​ kaj li estis elpelita el la parlamento kun Juan Luis Galiardo, María Barranco, Ana Belén, Pilar Bardem, Jordi Dauder kaj Amparo Larrañaga, pro vestado de to-ĉemizo kun la moto "No a la guerra" (Ne al milito).[3]​ Samjare, li premieris en teatro El precio, laŭ verko de Arthur Miller. En marto 2004, li festis la venkon de José Luis Rodríguez Zapatero en la sidejo de la PSOE en Madrido.[4]

En Alatriste (2005, Agustín Díaz Yanes) li ludis la rolon de Francisco de Quevedo. Samjare li ekludis la rolon de Miguel Alcántara Barbadillo, frato de Antonio Alcántara (Imanol Arias), protagonisto en la televidserio Cuéntame cómo pasó, nome enmigrinto en Francio, kie li divorcis, kiu reveninta en Hispanion vivtenas sin kiel taksiisto kaj posedanto de restoraci-trinkejo.

Kelkaj filmoj redakti

  • Los Japón (Álvaro Díaz Lorenzo, 2019)
  • Te esperaré (Alberto Lecchi, 2017)
  • No es cosa de risa (Diego Fortea kaj Jonathan Belles, 2016)
  • Alatriste (Agustín Díaz Yanes, 2006)
  • Manolete (2006)
  • Bienvenido a casa (David Trueba, 2005)
  • Morir en San Hilario (Laura Mañá, 2005)
  • Trileros (Antonio del Real, 2003)
  • Los Reyes Magos - voĉo - (Antonio Navarro, 2003)
  • Sin noticias de Dios (Agustín Díaz Yanes, 2001)
  • Adiós con el corazón (José Luis García Sánchez, 2000)
  • Los años bárbaros (Fernando Colomo, 1998)
  • Sus ojos se cerraron y el mundo sigue andando (Jaime Chávarri, 1998)
  • Siempre hay un camino a la derecha (José Luis García Sánchez, 1997)
  • Memorias del ángel caído (David Alonso, 1995)
  • Suspiros de España y Portugal (José Luis García Sánchez, 1997)
  • Una casa a las afueras (Pedro Costa, 1995)
  • La flor de mi secreto (Pedro Almodóvar, 1995)
  • Madregilda (Francisco Regueiro, 1993)
  • Mi hermano del alma (Manolo Barroso, 1993)
  • Historias de la puta mili (Xavier Bárbara), 1993
  • Orquesta Club Virginia (Manuel Iborra, 1992)
  • La noche más larga (José Luis García Sánchez, 1991)
  • A solas contigo (Eduardo Campoy, 1990)
  • Yo soy ésa (Luis Sanz, 1990)
  • El vuelo de la paloma (José Luis García Sánchez, 1987)
  • Miss Caribe (José Luis García Sánchez, 1989)
  • Divinas palabras (José Luis García Sánchez, 1987)
  • Bajarse al moro (Fernando Colomo, 1988)
  • Adiós pequeña (Imanol Uribe, 1986)
  • Tiempo de silencio (Vicente Aranda, 1986)
  • La noche más hermosa (Manuel Gutiérrez Aragón, 1986)
  • El caso Almería (Pedro Costa, 1983)

Referencoj redakti

  1. Ficha personal de Juan Echanove. Biografias.estamosrodando.com. Konsultita la 28-9-2011.
  2. Savater pide a PP y PSE que formen una alternativa electoral ante el nacionalismo.[rompita ligilo] Diario de Navarra.es. Konsultita en 27-9-2011.
  3. Los actores, fuera del Congreso por mostrar camisetas pacifistas. Diario de León.es. Konsultita en 27-9-2011.
  4. Una victoria 'agri' muy 'dulce'. El Mundo.es. Konsultita en 27-9-2011.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Echanove en la hispana Vikipedio.