Mujeres al borde de un ataque de nervios

hispana filmo

Mujeres al borde de un ataque de nervios (Virinoj rande de nervatako) estas hispana komedia filmo reĝisorita de Pedro Almodóvar en 1988 kaj ĉefrolulita de Carmen Maura. Ĝi estis gajninto de la premio Goya al la plej bonkvalita filmo de 1988 kaj estis kandidato al Oskar-premio. Dum 1988 estis 1 784 697 spektantoj en kinejo en Hispanio, kiel la dua plej vidita filmo, malantaŭ nur The Last Emperor kaj ĝi atingis nur en tiu lando dum 1988 kaj 1989 monsumon de 912 592 487 pesetoj (5 485 384 €), estante la plej biletvenda hispana filmo dum tiuj jaroj.​

Mujeres al borde de un ataque de nervios
filmo
Originala titolo Mujeres al borde de un ataque de nervios
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 23 mar. 1988, 23 feb. 1989
Ĝenro komedia filmo, komedia dramo, filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Pedro Almodóvar • Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Carmen Maura • Antonio Banderas • Rossy de Palma • Chus Lampreave • Loles León • Javier Bardem • Julieta Serrano • María Barranco • Agustín Almodóvar • Eduardo Calvo • Fernando Guillén • Imanol Uribe • Kiti Mánver • Ángel de Andrés López • Joaquín Climent • Mary González • José Marco
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Young European Film of the Year • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pepa kaj Iván estas amparo. Iván rompas rilaton kaj Pepa malkovras, ke ŝi gravedas. Ŝi decidas serĉi lin por komuniki tion. Iván estis iam edzo de Lucía, kiu freneziĝis kaj estis en frenezulejo; nun ŝi ŝajnigas esti kuracita kaj volas reveni kun Iván, sed malkovras, ke li jam separiĝis el ŝi. Carlos, filo de Lucía kaj Iván, serĉas loĝejon kun sia fianĉino, Marisa, kaj venas precize al la supra etaĝo de Pepa. Tie, Carlos malkovras, ke Pepa estas la amantino de lia patro. Marisa, trinkas glason de gazpaĉo, sen scii, ke ĝi plenplenas je dormigiloj.

Candela estas naiva amikino de Pepa kiu alvenas ĉe ŝi helpocele, ĉar ŝi havis seksrilaton kun iu kiu rezultis estis ŝijaisma teroristo (en la epoko islamisma terorismo ankoraŭ ne tiom gravis kiom en la venontaj jardekoj, do la nuancoj en la filmo estas bonhumoraj). Tiukadre venas du policistoj, kiuj same trinkas gazpaĉon. Pepa turnas sin al feminisma advokatino, Paulina Morales, kiu ne akceptas la kazon de Candela kaj rezultos esti la nova amantino de Iván.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roloj redakti

  • Carmen Maura (Pepa Marcos, eks-amatino de Iván)
  • Antonio Banderas (Carlos, filo de Iván)
  • Julieta Serrano (Lucía, patrino de Carlos kaj eksedzino de Iván)
  • Rossy de Palma (Marisa, fianĉino de Carlos)
  • María Barranco (Candela, amikino de Pepa)
  • Kiti Mánver (Paulina Morales, advokatino kaj nova amantino de Iván)
  • Guillermo Montesinos (taksiisto)
  • Chus Lampreave (pordistino kaj atestanto de Jehovo)
  • Eduardo Calvo (patro de Lucía)
  • Mary González (patrino de Lucía)
  • Loles León (sekretariino)
  • Fernando Guillén (Iván)
  • Ángel de Andrés López (policano)
  • Joaquín Climent (policano en reklamaĵo)
  • Juan Lombardero (Germán, duoblisto)

Analizo redakti

En la evoluo de la kinarto de Almodóvar, tiu filmo estas mejloŝtono, ne nur pro sia sukceso, sed ankaŭ pro la nova tekniko. Post etapo de filmoj kun agado okazanta en malriĉaj mallarĝaj etosoj, tiu okazas ĉefe en la riĉa terashava supra etaĝo de Pepa; tio ebligas pli bonkvalitan fotografion, manipuladon de koloroj (kun prefero al ruĝa koloro), dekoraciajn detalojn ktp. Alia grava trajto de la kinarto de Almodóvar estos la interveno de ekstravagancaj duarangaj roloj luditaj de eksterordinaraj geaktoroj kiel Guillermo Montesinos (taksiisto) kaj Chus Lampreave (pordistino kaj atestanto de Jehovo) kiuj havas memorindajn aperojn kaj paroladojn.