Jorge Sampaio
Jorge Fernando BRANCO DE SAMPAIO (naskiĝis la 18-an de septembro 1939 en Lisbono kaj mortis la 10-an de septembro 2021 en Carnaxide) estis portugala politikisto, la 18-a Prezidento de la Respubliko inter 1996 kaj 2006.
Li estis junaĝe studenta gvidanto, kontraŭ la diktatoreco de Salazaro. Li fariĝis ano de la Socialista Partio en 1978.
Li estis plurfoje deputito, kaj post 1989 urbestro de Lisbono.
En 1996 li estis elektita Prezidento de la Respubliko, kaj li estis duafoje elektita la 14-an de januaro de 2001.
En 2004, post la nomumo de José Manuel Durão Barroso kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono, li petis la gvidanton de la Portugala Socialdemokrata Partio Pedro Santana Lopes ke li fariĝu ĉefministro, kio okazigis politikan krizon.
Post novaj elektoj, li nomumis la socialistan gvidanton José Sócrates nova ĉefministro, en februaro 2005.
Lin sukcedis en la Prezidenteco, en marto 2006, la konservativa Aníbal Cavaco Silva.
Dum sia ofico, li sukcesis translokigi la ĉefministron, de la maldekstra tendaro, dekstren kaj reen, relative kviete, laŭ la ŝanĝo en la politika ekvilibro en la lando. Dum lia regado, Portugalio ankaŭ transdonis Makaon, sub deviga konsento, al la kontrolo de Ĉinio. Sampaio ankaŭ estas konata kiel arda subtenanto de la sendependeco de Orienta Timoro de Indonezio.