Luiz Inácio Lula da Silva

Luiz Inácio Lula da SILVA, naskiĝinta Luiz Inácio Lula da SILVA (naskiĝis la 27-an de oktobro 1945) estas politikisto , ekskondamnito kaj eks-prezidento de Brazilo. Li regis de la 1-a de januaro 2003 ĝis la 1-a de januaro de 2011.

Lia Ekscelenco
Luiz Inácio Lula da Silva
Prezidento de Brazilo
Oficiala foto de Luiz Inácio Lula da Silva
Oficiala foto de Luiz Inácio Lula da Silva
Persona informo
Luiz Inácio da Silva
Naskiĝo 27-an de oktobro 1945
en Brazilo Caetés, Pernambuko, Brazilo
Religio romkatolika
Lingvoj portugala [#]
Loĝloko São Bernardo do Campo [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Partio Partio de Laboristoj
Koalicio: KPB, BRP, BDP, LP, BSP, PP, PNM
Subskribo Luiz Inácio Lula da Silva
Familio
Patro Aristides Inácio da Silva [#]
Patrino Eurídice Ferreira de Melo [#]
Edz(in)o Marisa Letícia
Infanoj Lurian Cordeiro
Marcos Cláudio
Fábio Luís
Sandro Luís
Luís Cláudio
Profesio
Okupo Politikisto
Metallaboristo
Unia organizanto
Aktiva en Kuritibo [#]
En TTT www.presidencia.gov.br
Prezidento de Brazilo
Dum 1-a de januaro 20031-a de januaro 2011
Vicprezidento José Alencar
Antaŭulo Fernando Henrique Cardoso
Sekvanto Dilma Rousseff
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Luiz Inácio da Silva naskiĝis en tre malriĉa familio en la urbo Caetés (tiam nomata Vargem Grande) en la ŝtato Pernambuko, en la nordorienta regiono de Brazilo. Lula estas nordorienta karesnomo por Luís/Luiz (Ludoviko), kiun li aldonis al sia oficiala nomo en 1982, kaj per tiu li estas ĝenerale konata. Lia familio translokiĝis al la ŝtato San-Paŭlio, kie ili ankoraŭ pasigis tre streĉan vivon.

Li agadis kiel sindikata gvidanto, kaj en 1980 kunfondis la Partion de la Laboristoj (PT), de kiu li estas ankoraŭ nun prezidanto. Li estis kandidato al la prezidenteco en 1989 (lin venkis Fernando Collor de Mello) 1994 kaj 1998, ambaŭkaze venkita de Fernando Henrique Cardoso, sed en la balotoj de 2002 li venkis, kun 52,4 milionoj da voĉdonoj, 61% de la tuto.

Lula estas la brazilano, kiu plurfoje kandidatiĝis al la Respuplika Prezidanto de Brazilo, estante kanditado al prezidanto kvin foje. En 2006 li transpasis Rui Barbosa, kiu kandidatiĝis kvar foje. Kun lia politika kariero farita en la ŝtato San-Paŭlo, Lula estas la nura prezidanto naskiĝinta en Pernambuco. Lia privata havaĵo, deklarita al la federala balota justeco, okaze de la balotado en 2006, estis taksita al 850 mil realoj (brazila valuto).[1] . Laŭ la usona revuo Newsweek fine de 2008, Lula troviĝis en la 18-a pozicio inter la plej granda povuloj el la mondo, prenante la unuan lokon en la rangordo de la Latina Amerika Kontinento. En listo diskonigita de la revuo Forbes, novembre de 2009, Lula estis rigardita kiel la 33-a plej granda povulo en la mondo. En ambaŭ listoj, la unuan rangon prenis la usona prezidento, Barack Obama.[2][3]

Dum sia prezidenteco, Lula forlasis grandan parton de sia antaŭa radikala projekto kaj akceptis pli moderan politikon, kio ne ĉiam estis akceptata en lia partio.

PrezidentecoRedakti

Lula havis du mandatojn kiel prezidento de Brazilo, sume 8 jarojn: de la 1-a de januaro 2003 ĝis tra 2010. Li eloficis la 1-an de januaro 2011.

Unua mandatperiodoRedakti

Lula metis sociajn programojn ĉe la pinto de sia tagordo dum la balotkampanjo kaj post elekto. De tre frue lia gvida programo estis ekstermi malsaton en Brazilo, sekvante la gvidon de projektoj jam metitaj en praktikon fare de la antaŭa registaro, sed vastigita per la nova programo Fome Zero ("Nula Malsato"). La programo funkciis kiel superprogramo, kiuu kombinis serion da programoj kun la celo ĉesigi malsaton en Brazilo i.a. per konstruado de akvocisternoj en la brazila duonarida regiono nordoriente en la lando, kontraŭbatali adoleskan gravedecon, plifortigi familian agrikulturon kaj disdoni minimuman enspezon al malriĉuloj, ĉefe virinoj, kiuj rolis kiel familiaj ĉefoj.

En tiu senco la plej granda asistadprogramo estis Bolsa Família ("Familia Stipendio"), kiu estis bazita sur la antaŭa Bolsa Escola (Lerneja Stipendio), kiu estis kondiĉigita al lerneja partopreno de infanoj, unue lanĉita en la grandurbo de Campinas fare de tiama urbestro José Roberto Magalhães Teixeira. Ne longe poste, aliaj municipoj kaj ŝtatoj adoptis similajn programojn. La antaŭa prezidento Fernando Henrique Cardoso poste federaciis la programon en 2001. En 2003 Lula formis Bolsa Família, kombinante Bolsa Escola kun kromaj gratifikoj por manĝaĵo kaj kuireja gaso. Ĉi tion antaŭis la kreado de nova ministerio, la Ministerio de Socia Evoluigo kaj Elradikado de Malsato. Tiu fuzio reduktis administrajn kostojn kaj burokratian kompleksecon por kaj la familioj engaĝitaj kaj la administrado de la programo.

La programo Fome Zero havis kaj registaran buĝeton kaj akceptis donacojn de la privata sektoro kaj internaciaj organizaĵoj. La programo Bolsa Família estis internacie laŭdita pro siaj atingoj, malgraŭ internaj kritikoj akuzantaj ĝin, ke ĝi fariĝis voĉdona armilo.

Kune kun tiuj projektoj, alia administracia frontmontra programo de Lula estis la Programo por Akceli Kreskadon (en la portugala "PAC"). PAC havis totalan buĝeton de 646 miliardoj da realoj (tiutempe 353 miliardoj da usonaj dolaroj) ĝis la dua mandato antaŭ 2010 kaj estis la ĉefa investprogramo de la administracio de Lula. Ĝi celis plifortigi la infrastrukturon de Brazilo kaj sekve stimuli la privatan sektoron kaj krei pli da laborpostenoj. Al la socia kaj urba infrastruktursektoro estis planita disdoni 84,2 miliardojn da realoj (46 miliardoj da usona dolaro), kio forte influis por la ekonomia stabileco de la lando dum la periodo.

Dua mandatperiodoRedakti

 
Apud la eksprezidento José Alencar, Lula supreniras la ĉefdeklivon de Palaco Planalto (la prezidentejo) dum la enposteniĝa ceremonio de sia dua mandatperiodo.

Por sia dua mandatperiodo, Lula kalkulis je la subteno de koalizio de dekdu partioj (PT, PMDB, PRB, PC do B, PSB, PP, PR, PTB, PV, PDT, PSC kaj PAN), kies prezidantoj aŭ ĉefgvidantoj membris en Politika Konsilio, kiu regule (normale ĉiusemajne) kunsidis kun Lula. Krome ankaŭ PT do B, PMN kaj PHS estis inter la subtenantoj de la registaro en la parlamento, kio reprezentis dekkvin porregistarajn partiojn.

Lula lanĉis, en la tago de sia reelektiĝo, la celon kreskigi la landon je 5% de la MEP jare. Tial la 22-an de januaro estis lanĉita programon por akcelo de la kreskigo (PAC), aro da decidoj, kiuj kondukus al investoj de pli ol 500 miliardoj da realoj (ĉ. 300 miliardoj da dolaroj) por la kvarjara periodo, krom ensemblo da administraj kaj leĝodonaj ŝanĝoj. PAC antaŭvidis kreskon je 4,5% de la MEP en 2007 kaj je 5% jare ĝis la jaro 2010 malgraŭ pli granda inflacio je 4,5%, kritikita de fakuloj ĉar la registaro subtenis pli grandan inflacion en la fino de sia mandatperiodo ol en la komenco). Plano por Disvolvado de Edukado (PDE) starigis la celon levi la nivelon de la brazila edukado al la nivelo de evoluintaj landoj ĝis 2021 kaj antaŭvidis decidojn ĝis 2010 (inter ili la starigon de mezurilo por la edukadkvalito kaj minimuman salajron por instruistoj de elementaj lernejoj), estis lanĉita la 24-an de aprilo en la Ministerio pri Edukado.

Estis planita la lanĉo de provizore nomita plano Pronasci (Nacia Programo pri Sekureco por la Civitano), kiu antaŭvidis naciskalan minimuman salajron por civilaj kaj militistaj policistoj kaj programon por loĝigo de policistoj ekster riskaj areoj. Per la starigo de Nacia Sekretariejo pri Havenoj, la 7-an de majo 2007 la registaro atingis 37 ministeriojn. Per nomumo de filozofo Roberto Mangabeira Unger por Nukleo de Strategiaj Aferoj, la registaro atingis 38 ministeriojn - kun aldonaj kritikoj de fakuloj, ĉar strategia fako eliris el la Ministerio pri Planado.

 
Lula dum la inaŭgurado de produktejo de propeno en urbo Paulínia, federaciero San-Paŭlo.

La 15-an de majo 2007 Lula oferis duan formalan kolektivan intervjuon ekde la unua mandatperiodo. La 26-an de oktobro, Lula vizitis la Federacian Universitaton de Rio de Janeiro en Ilha do Fundão, urbo Rio de Ĵanejro, kie li ekkonis la kreadon de nova brulaĵo, farita el la bagaso de sukerpano.

 
Prezidento de Urugvajo José Mujica (maldekstre) kun la brazila prezidento Lula.

En marto 2010, Lula estis dufoje persone monpunita (je 5 kaj 10 mil realoj) de la balotada justico pro frutempa kampanjo por sia kandidato Dilma Rousseff. La kampanjo estis denuncita de opoziciantoj.[4]

Dum sia adiaŭa parolado li diris, ke li sentis kroman ŝarĝon pruvi, ke li povas sukcese trapasi la prezidentecon malgraŭ siaj humilaj originoj. "Se mi malsukcesus, estus la laborista klaso, kiu malsukcesus; estus la malriĉuloj de ĉi tiu lando, kiuj pruvus, ke ili ne havas tion, kio bezonatas, por regi."[5]

Lula kaj EsperantoRedakti

Meze de 2009 Universala Esperanto-Asocio pere de sia tiama prezidanto, Prof. Probal Dasgupta, adresis leteron al la tiamaj gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio, Rusio kaj Sudafriko, landoj konsistigantaj la blokon BRICS. En la letero UEA proponis, ke la "promeslandoj" laboru por ĉesigi privilegiojn, ne nur koncerne valuton, sed ankaŭ rilatajn al lingvo. Laŭ la letero la internacia uzo de la angla plifortigas la pozicion de kelkaj privilegiitaj landoj. Lula verŝajne estis la sola reaginto. Li instrukciis konsiliston respondi sianome en tre pozitiva spirito. La respondletero dankis al Probal Dasgupta kaj UEA pro la zorgo pri "egaleco en internaciaj rilatoj kaj ekonomia kaj lingva”. Poste tiu konsilisto mem, nome Cláudio Soares Rocha, tiama Direktoro pri Historia Dokumentado, esprimis sian admiron por la laboro de esperantistoj kaj de UEA kaj la esperon, ke iam Esperanto povu esti akceptita de la plej multaj nacioj kiel lingvo por faciligi komunikadon sen diskriminacio: "Ni observas valoron, kiu transcendas la konkurson de la lingvo”. Traduko de la letero estas:

Al Probal Dasgupta Prezidanto Universala Esperanto-Asocio Nieuwe Binnenweg, 176, 3015 BJ ROTERDAM Nederlando

Sinjoro Probal,

La Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de 20.06.09, adresitan al li, por danki vin pro via zorgo pri egaleco en internaciaj rilatoj, kaj ekonomia kaj lingva.

Ni ŝatus transdoni al vi nian admiron pro la penado, kiun la esperantistoj el la tuta mondo entreprenas cele al pliigo de disvastigo de Esperanto, lingvo kreita de D-ro L. L. Zamenhof kiel kontribuon por la interkompreniĝo inter homoj.

Ni scias, ke, en la historio de la homaro, lingvoj superregis sekve de politika hegemonio, kiel la latina, la franca — en certa mezuro - kaj poste la angla. Ni sopiras pri tio, ke, efektive, iam Esperanto povu esti akceptita de la plej multaj nacioj kiel la adoptita lingvo por faciligi komunikadon sen lingvaj privilegioj.

Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos sian laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj por la progresiva altiĝo de la rolo de Esperanto kiel internacia lingvo. Tial ni ne vidas la bezonon diskuti la aferon, ĉar ni konsentas kun la valoro de la disvastigata lingvo de via Asocio.

Salute,

CLAUDIO SOARES ROCHA Direktoro Fako pri Historia Dokumentado

La letero estis prezentita al la esperantistaro en la fermo de la Universala Kongreso de 2009 en Bjalistoko.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. "Eleições 2006 - Divulgação de Dados de Candidatos". Kontrolita 3-a de januaro 2009. (angle)
  2. Globo (22-a de decembro 2008). Lula estas la 18ª plaj grava povulo en la mondo, laŭ la revuo Newsweek (portugale). G1. Alirita 23-a de decembro 2008.
  3. Noer, Michael; Perlroth, Nicole (11-a de novembro 2009). antaŭe Lula troviĝas Oprah Winfrey kaj Dalai-lamao laŭ la revuo Forbes (angle). Forbes-magazino. Alirita 15-a de januaro 2010.
  4. Mariângela. [http://www.tse.jus.br/imprensa/noticias-tse/2012/Abril/tse-multa-lula-em-r-5-mil-por-propaganda-eleitoral-antecipada-em-favor-de-dilma-em-2009 TSE monpunas Lula-n je 5 mil realoj pro propagando por Dilma en Rio].
  5. Lula bids a tearful goodbye. Al Jazeera English. 30 December 2010. Arkivita el la originalo de la 14-a de oktobro 2012.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste: 
Fernando Henrique Cardoso2003–2011Dilma Rousseff