Sukerpano

Sukerpano aŭ en portugala Pão de Açúcar [paŭn ĝjasukar] estas aro da montetoj de la kvartalo Urca, Rio-de-Ĵanejro en Brazilo, komponita de la monteto Pão de Açúcar (kiu nomigas la tuton), monteto Urka kaj monteto Babilonja.
Sukerpano | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
supermara alteco |
395 m | ||
Geografia situo | 22° 57′ S, 43° 9′ U (mapo)-22.94949-43.15516Koordinatoj: 22° 57′ S, 43° 9′ U (mapo) | ||
| |||
Kun la statuo de Kristo Savinto ĝi estas la ĉefa vizitindaj memorigaĵo de la urbo Rio-de-Ĵanejro kaj unu el la plej famaj en Brazilo. Pro sia unika karaktero, limigita de la akvoj de la Golfo Guanabara, ĝi konstituas unu el la ĉefaj referencoj pri Brazilo por turismo, ĉefe internacia.
Monteto Pão de Açúcar redakti
La Monteto Pão de Açúcar komune nomita portugale "Pão de Açúcar" aŭ esperante "Sukerpano" estas monolito el granito kaj kvarco, kiu datumas de kenozoiko. Ĝia alto super la marnivelo estas je 396 metroj.