Ever Given (kontenerŝipo)

Ever Given estas kontenerŝipo de la tipo Evergreen-20.000-TEU. Tiaj ŝipoj estas inter la plej grandaj ŝipoj en la mondo. Posedanto estas la lizinga kompanio Shoei Kisen Kaisha, filia firmo de la plej granda japana ŝipfarejo Imabari Shipbuilding. La ŝipo estas registrita en Panamo kaj operaciata de la tajvana firmao Evergreen Marine. La ŝipo fariĝis konata tra la tuta mondo je la 23-a de marto 2021, kiam ĝi surgrundiĝis en la sueza kanalo kaj blokis la kanalon ĝis la 29-a de marto 2021.

La ŝipo blokis la Suez-kanalon en marto 2021.