Jean-Claude Carrière

Franca verkisto, manuskriptinto kaj dramisto

Jean-Claude CARRIÈRE (Colombières-sur-Orb, Hérault, 19-a de septembro 1931-8-a de februaro 2021) estis franca aktoro kaj scenaristo, grava kunlaboranto de Luis Buñuel. En julio 2011 la hispana registaro atribuis al li la honoron de la Orden de las Artes y las Letras de España.

Jean-Claude Carrière
Oskar-premiito
Persona informo
Jean-Claude Carrière
Naskonomo Jean-Claude François Carrière
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17)
en Colombières-sur-Orb, Hérault,  Francio
Morto 8-an de februaro 2021 (2021-02-08) (89-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo tombejo de Colombières-sur-Orb vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Lakanal • École normale supérieure de Fontenay-Saint-Cloud • Lycée Voltaire vd
Familio
Edz(in)o Nahal Tajadod vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistodramaturgo • kantotekstisto • filmaktoro • filmreĝisorotradukisto • televida aktoro • filma scenaristo • aktoro • reĝisoro vd
Laborkampo teatra arto • kina scenverkado • aktorado • kina reĝisorado • kreiva kaj profesia verkado • theatrical adaptation • translations from Persian language vd
Aktiva dum 1957–2021 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Carrière estis unu de la plej gravaj sekvantoj de la franca superrealismo. Li diplomiĝis pri literaturo kaj historio kaj publikigis sian unuan romanon estante 24-jaraĝa. Lia kunlaborado kun Luis Buñuel kiel scenaristo ekis per la filmo Le journal d'une femme de chambre (1964) kaj pluis en kelkaj postaj filmoj, kiel Belle de jour (1967), Le charme discret de la bourgeoisie (1972), Le Fantôme de la liberté (1974), Cet obscur objet du désir (1977) kaj La Voie lactée (1969). Li kunlaboris ankaŭ kun aliaj reĝisoroj kiel la hispana Luis García Berlanga (Grandeur nature). Li estis aŭtoro de la scenaroj de Die Blechtrommel (1979, La lada tambureto), Le retour de Martin Guerre (1982), The Unbearable Lightness of Being (1988), Valmont (1989), Cyrano de Bergerac (1990, pri Cyrano de Bergerac), Le hussard sur le toit (1995) aŭ Goya's Ghosts (2006), inter aliaj.