Robert H. Grubbs

usona kemiisto

Robert H. Grubbs [ROB't grabz] (naskiĝis la 27-an de februaro 1942 - mortis la 19-an de decembro 2021) estis usona kemiisto. En 2005 li ricevis la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonano Richard R. Schrock [ŝrok] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).

Robert H. Grubbs
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Howard Grubbs
Naskonomo Robert Howard Grubbs
Naskiĝo 27-an de februaro 1942 (1942-02-27)
en Possum Trot
Morto 19-an de decembro 2021 (2021-12-19) (79-jaraĝa)
en Duarte
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Florido • Paducah Tilghman High School • Universitato Stanford • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science vd
Familio
Edz(in)o Helen O'Kane-Grubbs vd
Profesio
Okupo kemiisto • aŭtobiografo • universitata instruisto vd
Laborkampo organika kemiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grubbs naskiĝis en Calvert City, Kentukio. Li studis kemion ĉe la Universitato de Florido, kaj Universitato Columbia, Nov-Jorko, kie li doktoriĝis. Post unu jaro ĉe Universitato Stanford, li posteniĝis ĉe la fakultato de la Miŝigana Ŝtata Universitato. En 1978 li translokiĝis al California Institute of Technology (Kalifornia Instituto de Teknologio), kie li nun estas profesoro de kemio.

Li aniĝis la usonan National Academy of Sciences (Nacian Akademion de Sciencoj) en 1989 kaj la American Academy of Arts and Sciences (Usonan Akademion de Artoj kaj Sciencoj) en 1994.

Eksteraj ligiloj redakti