Yves CHAUVIN [iv ŝoven] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1930,

Yves Chauvin
Nobel-premiito
Persona informo
Yves Chauvin
Naskonomo Yves René Richard Marie Chauvin
Naskiĝo 10-an de oktobro 1930 (1930-10-10)
en Menen
Morto 27-an de januaro 2015 (2015-01-27) (84-jaraĝa)
en Tours
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Supera lernejo pri kemio, fiziko kaj elektroniko de Liono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

mortis la 28-an de januaro 2015), estis franca kemiisto. Li ricevis en oktobro 2005 la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonanoj Robert H. Grubbs [grubz] kaj Richard R. Schrock [ŝrok].

Nobel-premio pri kemio 2005 sur la scenejo, Richard R. Schrock, Yves Chauvin (centro), Robert H. Grubbs

Yves Chauvin trapasis preskaŭ tutan sian sciencistan vivon en la Institut français du pétrole (IFP) [Franca Instituto pri la Petrolo] en Rueil-Malmaison proksime de Parizo. Ĉirkaŭ 1995, li emeritiĝis kaj li poste estis Honora Direktoro de Serĉado.

Ekde 1996, li estis ano de la "Académie des Sciences" (Akademio de Sciencoj de Francio).

Pri la vivo de Yves Chauvin, oni ne scias multon: la sciencisto vivis en Tours (Francio) kie li emeritiĝis. Lia edzino forpasis en la jaro 2004.

Verkado

redakti

La Nobelpremio rekompencas la esploradon kaj malkovrojn de Yves Chauvin jam komence de la jaroj post 1970, interalie publikigon de la unua daŭripova metodo de metatezo (1971) (kunlaborante kun Jean-Louis Herisson) kaj la laborojn de Grubbs kaj Schrock. Chauvin diris, ke li ne enkasigos la premion, ĉar li faris sian serĉadon antaŭ 35 jaroj, kaj gajnis la premion dank'al la laboroj de siaj usonaj kunlaborantoj.[1]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti