Blazono de Niĝero

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de Niĝero estas en uzo ekde 1962, post kiam la ŝtato Niĝero en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko.

Blazono de Niĝero
La blazono de Niĝero
La blazono de Niĝero
Lando:  Niĝero
Uzata ekde: 1962
vdr

Malantaŭ la blazonŝildo estas aranĝitaj kvar naciaj flagoj de Niĝero en la koloroj oranĝa, blanka kaj verda. En la mezo troveblas blazonŝildo, kiu ankaŭ memstare estas la ŝtata sigelo: Sur verda kaj ora ŝildo estas montritaj la kvar oraj simboloj. En la mezo, estas suno, maldekstre estas vertikala lanco kun du krucitaj tuaregaj glavoj, dekstre estas tri kapoj de perla mileo kaj malsupre estas la fronta vido de zebua kapo. Sub la blazono, estas rubando portanta la nomon de la lando en la franca: République du Niger. Dum la konstitucio de Niĝero kondiĉas la koloron de la simboloj sur la ŝildo, ekzistas neniu unuformeco pri la fona koloro de la ŝildo. La konstitucio (1999) reproduktas la tekston de pli fruaj konstitucioj, farante distingon inter la Sigelo de Ŝtato (Le Sceau de l'État) por kiu neniu ŝildkoloro estas kondiĉita kaj la Blazono de la Respubliko (Les ​​Armoiries de la République) por kiu verda koloro estas kondiĉita kiel la ŝildkoloro. Tamen oficialaj konstruaĵoj kaj dokumentoj ne montras verdan fonon en la ŝildoj. Ambasadoj kaj oficialaj dokumentoj uzas blankan, kun oraj emblemoj. La retejo de la Prezidanto de Niĝero uzas oron aŭ flavon kun malhelaj oraj aŭ nigraj emblemoj. La Nacia Asembleo de Niĝerio kunvenas sub granda blazono kun la ŝildo en fono ora kaj la emblemoj en pli malhela oro.

Vidu ankaŭ redakti