Blazono de Burkino

ŝtata blazono

La nuna ŝtata blazono de Burkino estas en uzo ekde 1997, post kiam la ŝtato Supra Voltalando en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko, kaj la ŝtato en 1984 ŝanĝis sian nomon al Burkino. La flago de Burkino, kiu nun montratas en la centra ŝildo de la blazono, cetere jam adoptiĝis en 1984.

Blazono de Burkino
La blazono de Burkino
La blazono de Burkino
Lando:  Burkino
Uzata ekde: 1997
vdr

Super la ŝildo estas montrita la nomo de la lando, dum sub ĝi estas la nacia devizo, Unité, Progrès, Justice (france por "Unueco, Progreso, Justeco"). La subtenantoj estas du blankaj virĉevaloj. La du plantoj elirantaj el la malsupra rubando reprezentas perlan mileon, gravan cerealgrenon kultivitan en ĉi tiu lando kie agrikulturo reprezentas 32% de la malneta enlanda produkto (perla mileo ankaŭ montratas en la najbara blazono de Niĝero).

Vidu ankaŭ redakti