La Imperio de la silento

Belga dokumenta filmo

La Imperio de la silento (france: L'Empire du silence) estas belga filmo realigita de Thierry Michel kaj enkinejigita en 2022. En sia dokumenta filmo L'empire du silence, la belga produktoro Thierry Michel kaj la kongola nobelpremiito pri paco Denis Mukwege kronikas pri la kongola historio dum la lastaj tridek jaroj, inkluzive de Mobutu, la elmigrantoj en postkolonia Kongo, la potencbatalo kaj la fino de la diktaturo, la miksado de politiko kaj komerco, la geografio, justeco kaj seksperforto kiel milita armilo. Ĝi ankaŭ traktas la senpunecon de pluraj kongolaj agresantaj grupoj kiuj uzis seksperfortojn kaj ekzekutojn kiel militarmilojn kontraŭ sendefendaj civitanoj.

La Imperio de la silento
filmo
Originala titolo L'Empire du silence
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 16 mar. 2022
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Thierry Michel
Loko de rakonto Demokratia Respubliko Kongo
IMDb
vdr

Sinoptiko redakti

La Demokratia Respubliko Kongo estas disŝirita de milito, kiu estis plejparte ignorata de la amaskomunikilaro kaj la internacia komunumo dum dudek kvin jaroj. La pli ol 100 ribelaj grupoj[1] (ne nur M23[2]) sed ankaŭ la armeoj de Kongo kaj el najbaraj landoj avide kaptas, ŝajne nepunite, la riĉaĵojn de Kongo [3]. La listo de respondeculoj restas sub silento, plej probable pro la fakto, ke la prospero de la okcidentaj kaj aziaj landoj dependas de la kongola minerala trezorejo[4].

La milito en Demokratia Respubliko Kongo, kun la ligitaj malobeoj de la homaj rajtoj denuncitaj de Denis Mukwege[5], fronte al la indiferenteco de la internacia komunumo.

Teknika slipo redakti

  • Titolo: L'Empire du silence
  • Reĝisoro: Thierry Michel
  • Scenario: Thierry Michel kaj Christine Pireaux
  • Muntado: Idriss Gabel
  • Produktado: La Filmoj de la Ponteto
  • Lando de origino:   Belgio
  • Ĝenro: dokumenta filmo
  • Daŭro: 110 minutoj

Referencoj redakti

  1. (franca) M23-ribelantoj en DR Kongo: kiuj ili estas kaj kion ili volas?, BBC Afriko, la 1-an de junio 2022.
  2. Noto: M23 prenis sian nomon de packontrakto subskribita la 23-an de marto 2009 inter la registaro D.R. Kongo kaj la iama por-tucia milico. La tucia grupo delonge akuzis la kongan registaron je marĝenigado de la tucia etna malplimulto de la lando kaj volis batali kontraŭ hutu-plimulta milico bazita en D.R. Kongo nomita FDLR (Demokrataj Fortoj por la Liberigo de Ruando).
  3. (nl) L'Empire du Silence, Docville, 2022
  4. (nl) Ilse Van Baelen, ‘L’empire du silence’ doorbreekt de schokkende stilte ('L'empire du silence' rompas la ŝokan silenton), Humbug, la 17-an de januaro 2022.
  5. Prix Nobel de la paix, 2018

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • (france) Michel Amarger, Africiné, la 15-an de marto 2022 [1]
  • Julia Bellot, L'Histoire, n-ro marto 2022, paĝo 111
  • Jacques Mandelbaum, «La Imperio de la silento : odo al la suferoj en Kongo, lando de nekontentigebla konflikto», Le Monde, la 16-an de marto 2022