La ne plu aktiva vulkano Muhabura (en iuj lingvoj ankaŭ literumita Muhavura) estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro, kiuj apartenas al la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La monto situas lime inter la ŝtatoj Ruando kaj Ugando en orienta Afriko. Ĝi altas 4127 metrojn kaj estas la tria plej alta inter la ok vulkanoj de la Virunga Montaro. La ruanda parto situas en la Nacia Parko de Vulkanoj, la uganda parto en la Mgahinga Gorila Nacia Parko.

Muhabura
la vulkanaj montoj Gahinga (maldekstre) kaj Muhabura (dekstre), ĉe la limo inter Ruando kaj Ugando
monto
Alteco 4 127 m
Situo Ugando kaj Ruando
Montaro Virunga Montaro
Geografia situo 1° 23′ S, 29° 41′ O (mapo)-1.383333333333329.677777777778Koordinatoj: 1° 23′ S, 29° 41′ O (mapo) f4
Muhabura (Ugando)
Muhabura (Ugando)
DEC
Muhabura
Muhabura
Situo de Muhabura
Map
Muhabura
Speco stratovulkano
vdr

Laŭ la stato de 2006 la monto grimpeblis el Ugango, tra la teritorio de la Nacia Parko Monto Mahinga. La grimpo nur eblas akompane de registritaj gvidistoj, kiuj konstante estas je dispono en la centro de la nacia parko. Pagendas kotizoj por la nacia parko kaj por la montogrimpado (poe proksimume 20 usonaj dolaroj).

Augite Muhabura

Vidu ankaŭ redakti

Albert-Rifto

Eksteraj ligiloj redakti

la vulkano en la "tutmonda vulkanisma programo" de la Smithonian-institucio, Vaŝingtono (angle)
informo pri la vulkano en la retejo peakbagger (same angle)