La luba lingvo (Ĉiluba, Cilubà) estas bantua lingvo disvastiĝinta en la sudoriento de la Demokratia Respubliko Kongo (Kasaï Kazajo) kun pli ol 6 milionoj da parolantoj. Kun la svahila, lingala kaj la konga lingvoj ĝi apartenas al la kvar naciaj lingvoj de la Demokratia Respubliko Kongo. Ekde la mezo de la 20-a jarcento la luba trovas limigitan skriban uzon. La luba lingvo origine estas la lingvo de la luba popolo en la kazaja regiono. Intertempe la lingvon komprenas ankaŭ multaj aliaj popoloj de Kongo, ĉar ili en la ĉiutago kunvivas kun la luboj. Ili tamen konservas sian propran lingvon.

Luba lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Luban
Parolantoj 6 300 000
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 lua
  Glottolog luba1249
Angla nomo Luba-Kasai
Franca nomo luba-kasaï
vdr
Lingvomapo de la kvar naciaj lingvoj de la Demokratia Respubliko Kongo (ekzistas pli ol 200 lokaj lingvoj).

Eksteraj ligiloj redakti