Bagamoyo (el la svahila « Bwaga moyo », forlasu vian koron) estas urbo de Tanzanio fondita en la fino de la 18-a jarcento. Ĝi estis la ĉefurbo de Germana Orient-Afriko, kaj unu el la plej gravaj komercaj havenoj en Orientafriko. Ĝi nuntempe havas ĉirkaŭ 30 000 loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la distrikto Bagamoyo. Lastatempe ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

Bagamoyo
Bagamoyo en la 1890-aj jaroj
Bagamoyo en la 1890-aj jaroj
Bagamoyo en la 1890-aj jaroj
urbeto
Administrado
Lando Tanzanio
Regiono Regiono Pwani
Demografio
Loĝantaro 35 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 6° 26′ S, 38° 54′ O (mapo)-6.433333333333338.9Koordinatoj: 6° 26′ S, 38° 54′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Bagamoyo (Tanzanio)
Bagamoyo (Tanzanio)
DEC
Bagamoyo
Bagamoyo
Situo de Bagamoyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bagamoyo [+]
vdr

Situo redakti

Bagamoyo situas je 6° 26′ 0″ S 38° 54′ 0″ O / 6.43333 °S, 38.90000 °O / -6.43333; 38.90000 (mapo), ĉirkaŭ 75 km norde de Daresalamo sur la marbordo de Hinda Oceano, kontraŭ la insulo Zanzibaro.

Historio redakti

Bagamoyo estis unu el la plej gravaj komercaj centroj de Orientafriko en la 19-a jarcento, ĝia historio estis influita de arabaj kaj hindaj komercistoj, kristanaj misiistoj kaj de germanaj koloniigistoj.

Islamaj familioj el Omano ekloĝis en Bagamoyo en la 18-a jarcento, kaj antaŭ la dua duono de la 19-a jarcento ĝi fariĝis komerca haveno por eburo kaj sklavoj. Sklaveco estis oficiale malpermesita en 1873, sed ĝi daŭris kaŝe ĝis la fino de la 19-a jarcento.

Bagamoyo estis la deirpunkto de multaj eŭropaj ekspedicioj al la kontinento dum la 19-a jarcento, kiel ekzemple la britaj esploristoj Richard Francis Burton, John Hanning Speke, James Augustus GrantHenry Morton Stanley. Tamen David Livingstone neniam vizitis Bagamoyo-n dum li vivis, sed lia kadavro estis en la urbo antaŭ ol esti portita al Zanzibaro.

Bagamoyo estis la ĉefurbo de Germana Orient-Afriko inter 1886-1891, la jaro en kiu Daresalamo fariĝis la ĉefurbo de la kolonio. Kiam la Germana Regno decidis konstrui fervojon de Daresalamo en 1905, la graveco de Bagamoyo komencis malkreski. En 1916, dum la Unua mondmilito, ĝi suferis britan maramean bombadon, la germanoj estis invaditaj kaj ilia fortikaĵo estis kaptita.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bagamoyo en la hispana Vikipedio.