Lonsdalito estas seslatera alotropo de karbono trovita en meteoritoj, kun formo simila al tiu de diamanto, tamen seslatera (plurimorfa).

Oni malkovris ĝin por la unua fojo en 1967 en la kratero de meteorito de la "Diabla Kanono" en Arizono, en mikroskopaj kristaloj asociaj al la diamanto en restaĵoj de meteorito. Oni kredas, ke la frapego de la meteorito enhavanta grafiton kontraŭ la Tero, la varmo kaj la energio rezultinta el la frapego povas transformi la grafiton en diamanto retenante sian seslateran strukturon. La nomo estis konstruita kiel rekono de la brita kristalografa Kathleen Lonsdale (1903-1971).

Ĝi estas de nigra koloro, brila diamanteca. Kristaloj <3mm, kun kunfigurado pseŭdokuba, oklatera. Difrakcio 2.06,2.19,1.26. a=3 b=0 c=4 α=0° β=0° γ=0° Z=4

Ĝi estis trovita en Tunguska, Rusio, kaj en aliaj frapegoj de meteoritoj.

Aperis en rezultoj de studoj faritaj en februaro 2009, ke la lonsdalito estas 58 % pli malmola ol la diamanto. Ĝi estus tiale unu de la plej malmolaj materialoj estantaj en la naturo, kun la Bornitrido de Vurtzito (vBN), produkto de las premegoj de vulkanaj erupcioj.