Robert Curl

usona kemiisto

Robert Floyd CURL (Alice (Teksaso), Usono, 23-a de Aŭgusto 1933 - 3-a de julio 2022) estis usona kemiisto kaj universitata profesoro kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio[1] de 1996.

Robert Curl
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Floyd Curl Jr.
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23)
en Alice
Morto 3-an de julio 2022 (2022-07-03) (88-jaraĝa)
en Houston
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato RiceUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • William Adams High School • Thomas Jefferson High School vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis kemion en la Universitato Rice de Houston, kie li gradiĝis en 1954,​ kaj poste doktoriĝis en 1957 en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Ekde 1960 li estis profesoro de kemio en la Universitato Rice.

Interesita en la neorganika kemio en la laboratorio de kemio de la Universitato Rice, kun Richard Smalley, li faris esplorojn pri la atomoj de karbono, kaj atingis en 1988 la kemian sintezon de la fulereno. Tiu estas sfera vakua strukturo formita de 60 atomoj el karbono kaj estas la tria formo plej stabila de la karbono post la diamanto kaj la grafito. En 1996 li ricevis la Nobel-premion pri kemio kun Richard Smalley kaj la brita Harold Kroto, pro la malkovro de la fulerenoj.​

Referencoj redakti