Henry John DEUTSCHENDORF, pseŭdonime John DENVER (naskiĝis la 31-an de decembro 1943 en Roswell, mortis la 12-an de oktobro 1997 en Golfo Monterejo) estis usona kontreokantisto, kantverkisto, muzikisto, aikidoko kaj aktoro. En 1994 li verkis sian aŭtobiografion kun la titolo Take me Home (Portu min Hejmen).

John Denver
Persona informo
Naskonomo Henry John Deutschendorf
Naskiĝo 31-an de decembro 1943 (1943-12-31)
en Roswell
Morto 12-an de oktobro 1997 (1997-10-12) (53-jaraĝa)
en Monterey
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko KoloradioDenveroFort WorthTucsonLubbock vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Teksasa Teknika Universitato • Arlington Heights High School vd
Familio
Edz(in)o Cassandra Delaney vd
Infanoj 3
Profesio
Alia nomo John Denver vd
Okupo kantaŭtorokantisto • poeto • komponistoaktorokantoverkistogitaristomuzikproduktistopilotoverkisto • kantotekstisto • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1962– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denver loĝis la plej granda parto de sia vivo en Aspen en Koloradio. Dum la 1960-aj jaroj li komencis sian karieron ĉe The Mitchell Trio, popolmuzika grupo kiu precipe konformiĝis al politika kaj sociala satiro. Post ŝanĝo en la konsisto, la grupo dum mallonga tempo nomiĝis Denver, Boise & Johnson. En 1969 John Denver komencis sian solokarieron. Lia kanto Leaving, on a Jetplane (Forirante en Jeto) fariĝis numero unu furorkanto por Peter, Paul kaj Mary. Kelkajn jarojn pliposte por John Denver alvenis la granda publika atento, unue per Take Me Home, Country Roads kaj unu jaron pliposte per Rocky Mountain High.

En 1985 li aperis en aŭskulta kunsido de la Usona Senato, kiu okazis laŭ insisto de Parents Music Resource Center (PMRC). Ĉi tiu agadgrupo, kunfondita de Tipper Gore, volis per leĝdonado repuŝi la supozitan pereigan influon de popmuziko je usonaj junuloj. Samkiel Dee Snider kaj Frank Zappa John Denver deklaris esti kontraŭ tiuj planoj.

Kiel aktoro Denver kunludis en la filmo Oh, God! (Ho, Dio!) el 1977 kun George Burns. Post gastprezentado en la Muppet Show li dufoje partoprenis en la ludo kun la Muppets en speciala televida prezentado: John Denver and the Muppets: A Christmas Together (1979) kaj John Denver and the Muppets: Rocky Mountain Holiday (1982).

Denver multfoje sin dediĉis al bonfaraj celoj. Li kelkfoje vizitis Afrikon por kontribui al la batalo kontraŭ malsatego. Krom tio li laboris por naturkonservado, inter aliaj en Alasko.

Jogn Denver mortis antaŭ la bordo de Monterey. Kiam la de li stirita aviadilo, (tipo Rutan Long-EZ) kiun li ĵus antaŭe aĉetis, kraŝis. Oni supozas ke sensperteco kun la flugmaŝino estis la kaŭzo de la akcidento. Aliuloj eĉ opinias ke estis sinmortigo.

Rutan Long-EZ aviadilo

Konataj kantoj de John Denver redakti

  • Leaving, on a Jetplane
  • Take Me Home, Country Roads
  • Sunshine on my Shoulders
  • Rocky Mountain High
  • Thank God I'm a Countryboy
  • Annie's Song
  • Calypso
  • Perhaps Love (kune kun Placido Domingo)

Unuopaj Diskoj redakti

  • Thank God I'm A Country Boy (26-7-1975)
  • Calypso (22-11-1975)
  • Annie's Song (28-2-1976)
  • Perhaps Love (26-12-1981) kun Placido Domingo

Eksteraj ligiloj redakti