Nutromalsano

speco de psika malsano pri manĝado

Nutromalsanoj, nutromalordojmalordoj de la manĝokonduto (MMK) enhavas variajn kronikajn kaj progresajn malsanojn kiuj, spite ties montro tra la manĝokonduto, reale konsistas en gamo tre kompleksa de simptomoj inter kiuj hegemonias ŝanĝo aŭ distordo de la korpa membildo, granda timo al dikiĝo kaj la akiro de serio de valoroj tra la korpa bildo, kvankam estas kelkaj nutromalordoj kiuj faras, ke persono englutu troajn manĝaĵojn.

En la lastaj 30 jaroj, la MMK-oj aperis kiel malsanoj pli kaj pli oftaj, ĉefe ĉe adoleskuloj. La studoj pri la ofteco de tiuj malordoj montras priokupigan pliiĝon, ĉefe en la populacio de junaj virinoj. Oni trovis, ke inter 1 kaj 2 % de la virinoj suferas pro anoreksio kaj inter 1 kaj 3 % suferas pro bulimio. Tiuj malordoj okazas en proporcio de 10 ĝis 1 en virinoj rilate al viroj, kvankam en la lastaj jaroj pliiĝis la nombro de viroj kiuj suferas proe. Ĝenerale la komenco de la malordoj de la manĝokonduto okazas ĉirkaŭ la 14 jaroj ĝis la 20 jaroj.

En Meksiko oni faris diversajn studojn por detekti tiujn kondutajn misordojn. La trovoj en montraĵoj reprezentaj de studentoj de inter 14 kaj 24 jaroj indikis, ke 1.1 % de viroj kaj 5 % de virinoj en la ŝtato Morelos kaj 3.4 % de viroj kaj 9.6 % de virinoj en la Meksikurbo referencas tiujn kondutojn.​[1]

Notoj redakti

  1. Casanueva, Esther (2008). Nutriología Medica. México: Medica Panamericana. pp. 128-129.