Posttraŭmata stresa perturbo

Homa malsano
(Alidirektita el Posttraŭmata streĉa perturbo)

La posttraŭmata stresa perturbo (PTSP) estas psika malsano, kiu povas aperi post kiam persono suferas traŭmatan eventon, kia seksperforto, milito, trafikakcidento, aŭ alia minaco kontraŭ ties vivo. Simptomoj povas ampleksi maltrankvilajn pensojn, sentojn, aŭ sonĝojn pri la eventoj, korpan aŭ psikan maltrankviliĝon post percepto de traŭmatomemorigaj signaloj, klopodojn eviti tiajn signalojn, ŝanĝojn pri kiel la persono pensas kaj sentas sin, kaj plisenteman fuĝo-luktan reagon. Tiuj simptomoj daŭras pli ol unu monaton post la evento. Junaj infanoj malpli ofte montras streĉon kaj pli ofte esprimas siajn memorojn per ludado. Homoj kun PTSP havas pli grandan sinmortigo-danĝeron.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F43.1 posttraŭmata stresa perturbo
F62.0 daŭra ŝanĝiĝo de personeco post katastrofo
vdr

La plimulto da homoj spertintaj traŭmatan eventon ne eksuferos PTSP. Tiuj, kiuj spertas interpersonan traŭmaton (ekzemple seksperforton aŭ mistrakton de infano) pli probable eksuferos PTSP kompare kun tiuj, kiuj spertas neperfortan traŭmaton, kiaj akcidentoj kaj naturaj katastrofoj. Preskaŭ 50 elcento da seksperfortitaj homoj eksuferos PTSP. Estas iom malpli probable, ke infanoj eksuferos PTSP post traŭmato ol plenkreskuloj, precipe se ili aĝas malpli ol dek jarojn. Diagnozo baziĝas je la ĉeesto de certaj simptomoj post traŭmata evento.

Prevento povas esti ebla kiam terapio estas celita al tiuj kun fruaj simptomoj, sed ne estas efika por ĉiuj homoj post traŭmato. La precipaj kuracoj por homoj kun PTSP estas psikoterapio kaj medikamentoj. Multaj malsamaj specoj de psikoterapio povas esti utilaj. Tio povas okazi inter suferanto kaj terapiisto aŭ en grupo. Kontraŭdeprimiloj de la speco selektiva malhelpaĵo de realpreno de serotonino estas unuavicaj medikamentoj por PTSP kaj rezultigas helpon por duono da suferantoj. Tia helpo tamen estas malpli granda kompare kun tio donata de psikoterapio. Estas malklare ĉu medikamentoj kaj terapio havas kunan avantaĝon. Ne ekzistas sufiĉa evidenteco por subteni aliajn medikamentojn kaj iuj, ekzemple benzodiazepinoj, eĉ povas esti malutilaj.

En la plimulto de la mondo, ofteco dum ajna jaro estas inter 0.5 kaj 1 elcento. Pli grandaj oftecoj povas okazi en regionoj de armita konflikto. Ĝi estas multe pli ofta en virinoj ol en viroj. Simptomoj de traŭmatorilataj mensaj malsanoj estis dokumentitaj ekde almenaŭ la epoko de la antikvaj Grekoj. Dum la Mondaj Militoj oni komencis pli studi la fenomenon, kaj ĝi estis konata sub diversaj terminoj kia ekzemple "batala neŭrozo." Oni ekuzis la terminon "posttraŭmata streĉa perturbo" dum la 1970-aj jaroj.

Malofte la posttraŭmata stresa perturbo, daŭrinta plurajn jarojn, povas konduki al daŭra ŝanĝiĝo de personeco (F62.0 laŭ KIM-10), konsistante el "malamikema, nefidema sinteno pri la mondo, socia memizoliĝo, sento de malpleneco aŭ malespero, konstanta sento de nervozeco kvazaŭ la suferanto estas konstante minacata, kaj fremdiĝo."

Vidu ankaŭ redakti