Litovio

lando en nordorienta Eŭropo, apud Balta Maro, suda de Latvio, nordokcidenta de Belorusio, norda de Pollando, nordorienta de Kaliningrado
(Alidirektita el Litovujo)

Litovio (aŭ Litovujo, litove Lietuva) estas lando en la nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta Maro. La loĝantaro malkreskis lastatempe de 3 715 mil 1995 ĝis 2 840 mil en 2022. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83,5%), poloj (6,9%) kaj rusoj (6,1%). Apud la ĉefurbo Vilno (Vilnius) kun 556 mil loĝantoj estas pliaj grandaj urboj Kaŭno (Kaunas) (386 mil), Klaipėda (196 mil), Panevėžys (119 mil) kaj Šiauliai (133 mil).

Litova Respubliko
Lietuvos Respublika

Flago de Litovio

Blazono de Litovio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tautiška giesmė
Nacia devizo: Vienybė težydi
(Unueco floru, fina linio de la nacia himno)
Situo
suverena ŝtatounueca ŝtato • lando ĉe la Balta Maro • lando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vilno (Vilnius)
Oficiala(j) lingvo(j) litova lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Litova lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (79%), ortodoksuloj (4,07%), luteranoj, judoj, islamanoj
Areo 65 303 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 2 860 002 (2023)
Loĝdenso 52,4 loĝ./km²
Loĝantoj litovoj
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno lt
Landokodo LT
Telefona kodo 370
Plej alta punkto Aukštojas
Plej malalta punkto Nemuna delto
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Gitanas Nausėda[1]
Ĉefministro Ingrida Šimonytė
Nacia tago 16-a de februaro, 11-a de marto
Sendependiĝo De Rusio: 16-a de februaro 1918; de Sovetunio: 11-a de marto 1990
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Subdividoj redakti

vidu ankaŭ la apartajn artikolojn: Regionoj de Litovio, Distriktoj de Litovio

Litovio el kultura kaj dialekta vidpunkto divideblas al kvin etnografiaj regionoj: Aŭkŝtajtio en la nordoriento, Dzukio en la sudoriento, Suvalkio en la sudo, Eta Litovio en la regiono ĉirkaŭ la urbo Klaipėda en la sudokcidento kaj Ĵemajtio en la okcidento.

Litovio de 1995 ĝis 2010 estis politike dividita en dek distriktojn kaj daŭre dividiĝas al komunumoj (litove savivaldybės, "memadministraj teritorioj").

Geografio redakti

Litovio limas norde kun Latvio, oriente kaj sude kun Belorusio, sudokcidente kun Pollando kaj kun la rusa enklavo de Kaliningrado kaj okcidente kun la Balta Maro.

Litovio erare estas foje konsiderata kiel parto de Orienta Eŭropo, ĉar ofte tiu difino ampleksiĝas por inkludi la eksajn socialismajn ŝtatojn, al sudoriento de la kontinento kaj Balkanio. Sed certe estas ke Litovio estas pli centra ol orienta, tiele oni diras, ke la geografia centro de la eŭropa kontinento troviĝas en Litovio. En la jaro 1989 geografoj de la Nacia Franca Instituto de Geografio rimarkigis, ke la vera kaj ununura geografia centro de Eŭropo troviĝas en la vilaĝo Purnuškės (54° 54′ N 25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O / 54.900; 25.317 (mapo)Koordinatoj: 54° 54′ N 25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O / 54.900; 25.317 (mapo)), je 17 km de Vilno, ĉefurbo de Litovio kaj tio aperas en la Guinness-libro de rekordoj. Tamen la geografia centro de la Eŭropa Unio troviĝas en la urbo Gelnhausen en Hesio, Germanio.[2]

Litovio estas lando sen grandaj montoj, la plej alta punkto de Litovio estas la monto Aukštojas (293,8 metroj), kaj la tereno estas markita de etaj kaj grandaj lagoj, krom grandaj arbaraj zonoj kiuj kovras ĉirkaŭ 30% de la litova teritorio.

Nordokcidente troviĝas la lago Drūkšiai, la plej granda de la lando.

Kaj la klimato kaj la reliefo estas tre simila al tiu de la skandinavaj landoj, duonon de la jaro neĝas kaj oni povas vidi grandajn kaj belajn arbarojn, riverojn kaj lagojn en la plej parto de la litova teritorio. Litovio estas la plej granda kaj loĝata el la tri baltaj respublikoj, kaj estas lando kun eta sabla marbordo de proksimume 100 km, el kiuj nur 40 estas malfermaj al la Balta Maro. Klaipėda, ties ĉefa havenurbo situas en la marenfluo de la Kurona Laguno. La natura rezervejo Kurona Duoninsulo, litove Kuršių Nerija, ekde la jaro 2000 estas listigita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.

La ĉefurbo de Litovio estas Vilno kiu estas konsiderata de baltianoj kiel "La Romo de Baltio". Inter 1920 kaj 1940 Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono, la sudoriento de Litovio, estis konkeritaj de Pollando (vidu la artikolon Centra Litovio 1920-1940), kaj vole-nevole tiam la ĉefurbo de Litovio estis Kaunas; post kiam Sovetunio konkeris kaj la Respublikon Litovio kaj la pole okupitan sudorienton de Litovio, Vilno reekestis la ĉefurbo de Litovio.

 
 v  d  r 
LATVIO
RUSIO
(regiono de Kaliningrado)
POLLANDO
BELORUSIO

Naturo redakti

La Nacia parko Aŭkŝtajtio estas nacia parko en nordorienta Litovio, proksimume 100 km norde de Vilno. Establita en 1974, ĝi estas la plej malnova el la kvin naciaj parkoj en Litovio.

La Nacia Parko Dzukio (litove: Dzūkijos nacionalinis parkas) estas nomita laŭ la etna regiono Dzukio, kaj estis kreita en 1991. Ĝi troviĝas en la plej suda parto de Litovio, inter la urboj Varėna kaj Druskininkai.

Historio de Litovio redakti

 
Resumo de tri etapoj de la historio de Litovio, antaŭe soveta skulptaĵo, fone katolika preĝejo kaj pli fone modernaj nubskrapuloj

La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita dum la jaro 1009. Ĝis la 15-a jarcento Litovio kreskis al granda nacio.

Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio dum la 12-a jarcente de litova duko kaj posta reĝo Mindaugas. Dum la 12-a ĝis 14-a jarcentoj Litovio (tiam "Litova Granda Duklando" (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskis kaj krom Baltio ampleksis plejgrandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Belorusio kaj Ukrainio - de la Balta ĝis la Nigra Maro. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis la ade atakinta Ordeno de germanaj kavaliroj, germanlingva eklezia armeo de nobeloj, sed en tiu batalo dum 1410 ĝi estis venkita de unuiĝintaj litovaj kaj polaj armeoj.

La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristanigo de Litovio.
 
Mindaugas, reĝo de Litovio

Dum la jaro 1386 la Granda Litova Duko Vladislao la 2-a Jogajlido fariĝis la reĝo de Pollando. La litova kaj pola ŝtatoj fariĝis unio havanta la saman reĝon kaj poste la sejmon. Vladislao reformigis la fonditan de Kazimiro la 3-a Granda Jagelonan Universitaton en Krakovo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua statuto de Litovio.

Post Pola-Litova unio kaj fino de Jogajlida dinastio pola kaj litova nobelaro decidis kunigi la landojn en la unua Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum 1569-1573 Litovoj kaj Poloj faris la gravajn kaj kontroversajn reformojn ankaŭ por eŭropa opinio. Laŭ la Varsovia konfederacio en Respubliko de Ambaŭ Nacioj ordonita estis toleremo por ĉiuj religioj kaj nacioj. Jam dum la reĝado de la lasta Jogajlido Sigismondo la 2-a oni enkondukis la elekton de reĝo. Sigismondo volis eĉ krei la polan-litovan eklezion kiel en Britio sed venkis tiam la ideo de katolikismo de reĝoj.

Poste estis elektitaj Vasa-oj Sigismondo la 3-a kaj Ladislao la 4-a kiuj malfaciligis la kontaktojn kun Svedio kaj konkeris grandan parton de Rusio. Ladislao la 4-a fariĝis caro de Rusio sed li rezignis poste. Li estis ankaŭ kreanto de nacia pola-litova opero en Varsovio. Pro la komisio de Ladislao pentris inter aliaj Peter Paul Rubens.

En 1665 Svedio konkeris Respublikon de Ambaŭ Nacioj kaj reĝo Johano Kazimiro forkuris de sia lando. Svedio superregis la polan-litovan armeon. Tiam komenciĝis la amasa ribelo pri sendependeco de popolo en terenoj de Varsovio, Częstochowa kaj Litovio. La ribelo en armeo estas kondukita de Stefan Czarniecki kiu revenante al Respubliko forigis la svedan armeon de sia lando.

Poste oni elektis Johanon la 3-an Sobieski kiu aranĝis Pollandon-Litovion al la militoj kun Rusio kaj Turkio. Plej granda lia venko estis la Batalo de Vieno en 1683 kiam Sobieski venkis super Otomana Imperio haltigante la ekspansion de tiu lando al Eŭropo. Sobieski disvolvadis la arton ekzemple konstruante la grandan palacon en Wilanów kiel en Versajlo.

La malkapabla reĝado de la saksaj Wettin-oj en la Respubliko venigis ĝin al malfortigo kaj prokrasto de multaj terenoj. Post ili nur la malforta reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, amanto de Katarina la 2-a komencos reformi la Respublikon reformigante la armeon, edukon, ege plibonigante arton kaj kreante la unuajn ministeriojn. Pro la malforta reĝado la Respubliko estis dispartigita trifoje de Rusio, Prusio kaj Aŭstrio (vidu: Dispartigoj de Pollando). Malgraŭ malvenkoj la nobelaro organizis en Varsovio la Grandan Sejmon kiu finiĝis per la enkonduko de la unua konstitucio en Eŭropo - la konstitucio de 3-a majo - kiu enkondukis ĉiujn bezonatajn reformojn por plifortigi la landon kune kun la reformo de armeo. Katarino la 2-a komencis batalon kun la Respubliko sed la pola-litova armeo venkadis. Nur kiam ŝi ekminacis al reĝo Stanislao li kunigis kun konfederacio kontraŭ konstitucio kiu ĝenerale estis ribelo kontraŭ lando de Poloj kaj Litovoj.

 
Trakai estas grava turisma allogaĵo, grava ankaŭ pro etnaj kialoj, ĉar tie ankoraŭ loĝas poloj kaj eĉ karaimoj
 
Katolika preĝejo en Vilno

Tadeusz Kościuszko devenanta de terenoj de Litovio organizis insurekcion sed li malsukcesis kaj tri dispartigantoj aneksis la tutan Pollandon-Litovion.

Dum la fino de la 19-a jarcento, la litova lingvo estis malpermesita en la ruse okupita Litovio, sed la Knygnešiai, kulturaj partizanoj, kontrabandis litovlingvajn librojn presitajn en la proksima germanlingva Orienta Prusio, en la landon. Litovoj kaj poloj faris du tutlandajn ribelojn: la Novembra ribelo (1830) kaj Januara ribelo (1863) sed ili vanis. La litova kulturo kaj eduko estis tamen kaŝe organizita. Krom multaj gravaj litovlingvaj artistoj, en Kaŭno kaj Vilno ankaŭ vivis la pollingva verkisto Adam Mickiewicz.

La 16-an de februaro 1918 Litovio regajnis sendependecon. Ili kreis landon apartan de Pollando sen multaj terenoj de antaŭa Litovio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okupacio de baltaj ŝtatoj.

Konforme al sekretaj decidoj de nazia-soveta pakto pri amikeco - pakto Ribbentrop-Molotov - dum junio 1940 la komunista Sovetunio denove konkeris Litovion kaj instalis la Litovan Sovetan Socialistan Respublikon. Post senperforta civitana ribelo fine de la 1990-aj jaroj, la Kantanta Revolucio, Litovio denove regajnis sendependecon nur la 11-an de marto 1990.

La 29-an de marto 2004 Litovio fariĝis membro de NATO, kaj la 1-an de majo 2004 fariĝis ĉiurajta membro de la Eŭropa Unio.

Politiko redakti

La Ĉefministro de Litovio (litove Lietuvos Respublikos Ministras Pirmininkas) estas la registarestro de la lando.

Litovio estas parlamenta respubliko kie la ĉefministro kaj la registaro devas akiri subtenon en la leĝdona asembleo Seimas por resti en registaro. Ene de 15 tagoj de esti nomumita ĉefministro, li devas nomumi 13 ministeriajn kandidatojn por gvidi la dek tri ministeriojn al la prezidanto. Ĝenerale, estas la Ĉefministro kiu regas la landon, efektivigas decidojn de la Prezidanto kaj Seimas, kaj konservas diplomatiajn rilatojn kun eksterlandaj ŝtatoj kaj interregistaraj organizaĵoj. La Ĉefministro reprezentas Litovion en la Eŭropa Konsilio.

Ingrida Šimonytė estas la ĉefministro de Litovio ekde la 25-a de novembro 2020.

Demografio redakti

 
Ortodoksa preĝejo en Vilno

Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro vivas en urboj. La meza aĝo estas 38 jaroj.

Ĉirkaŭ 99,6 % de la loĝantoj en aĝo de pli ol 15 jaroj estas skribsciantaj.

En censo el la jaro 2001 estis 466.296 loĝantoj de Litovio deklaris sin esti litovoj, 216.012 indikis polan naciecon kaj 98.790 rusan[3].

Evoluo de la loĝantaro de etna vidpunkto: [4]

Censoj 1923 1970 2001
Litovoj 80,1% 80,1% 83,45%
Judoj 7,1% - 0,1
Germanoj 4,1% - 0,1
Poloj 3% 7,7% 6,74%
Rusoj 2,3% 8,6% 6,31%
Belorusoj 0,2% 1,5% 1,23%
Ukrainoj - 0,8 0,65%
Sume 2 028 971 3 128 000 3 483 972


En 1923, la regiono de Vilno, kies ĉefurbo estis loĝata majoritate de poloj kaj judoj, estis konkerita de Pollando, kiu estis aneksiiginta la respublikon centra Litovio en 1922. Ankoraŭ en kelkaj lokoj de la regiono de Vilno (Trakai ekzemple), restis signifa nombro da poloj. Ĉe Vilno, ekzistas multaj lernejoj kaj polaj kaj rusaj.

Probable la kategorio "rusoj" en 1923 inkludis belorusojn kaj ukrainojn (oficiale 43).

La grava juda minoritato de Litovio estis nuligita de la nazia reĝimo; Litovio estis okupita de Nazia Germanio de 1941 al 1945.

La germana minoritato ("Memelianoj" en la censo de 1925), ĉefe ĉe Memel (Klaipėda), estis forigita de la Ruĝa Armeo en 1945 okcidenten al la teritorio de FRG kaj GDR, samkiel la germana loĝantaro de Orienta Prusio (la nuna teritorio de Kaliningrado).

Litovio dum 2005 estis la lando kun la plej alta procentaĵo de memmortigoj en la mondo.[5]

Kulturo redakti

Vidu ankaŭ la apartan artikolon: Kulturo de Litovio

 
Litova kultura tradicio en muzeo de Trakai

La litova kulturo aŭ kulturo en Litovio estas tre influita de la indiĝena prakulturo, ekzemple pri la litova lingvo.

Inter la plej elstaraj verkistoj menciindas Vincas Krėvė-Mickevičius, romanisto kaj dramaturgo; Alfonsas Nyka-Niliunas, poeto kaj romanisto kaj la rakontisto Marius Katiliskis. Elstaras ankaŭ la lingvisto Algirdas Julius Greimas. Plej elstara komponisto kaj pentristo estas Mikalojus Konstantinas Čiurlionis.

La unua universitato estis fondita en Vilno en 1556 de la granda duko Steponas Batoras. La unua libro eldonita en litova lingvo estis presita dum la jaro 1562 en Königsberg (la nuna Kaliningrado).

La kulturo de Litovio ekzistis dum miloj da jaroj ekde almenaŭ la jaro 200 a.K. kiam okazis la setliĝo de la baltaj popoloj, sed sendepende de la ekzisto de sendependa litova ŝtato.[6]

Rasos (litove, per plena nomo Rasos šventė [šventė = solenaĵo, festo], "festo de roso", ankaŭ literumata Rãsos, Rasa, Kupolės, Saulės [saulė = suno, ankaŭ suna diino] aŭ Krešės, ĵemajtie Rasas) estas malnova somermeza festo laŭ la antikvaj ritoj de la antaŭkristana religio de Litovio.

Kultura heredaĵo de Unesko redakti

Detala artikolo: Monda heredaĵo en Litovio

Lingvoj redakti

Por detala artikolo, vidu Litova lingvo.

Male al la aliaj baltaj ŝtatoj, Litovio ne estis submetita al agresema rusigo dum la sovetia reĝimo[7]. Plej parolata lingvo estas la litova lingvo kun du ĉefaj dialektoj, la ĵemajtia dialekto en la okcidento kaj la aŭkŝtajtia en la cetero de la lando. En la censo 2001 la litovan lingvon kiel gepatran indikis 82 % de la loĝantaro; en kelkaj urboj multe malpli, ekzemple en Vilnius estas nur 56,4 %[8].

Populacio de Litovio de denaska lingvo laŭ censo de 2021 jaro:

Lingvo Kvanto de denaskparolantoj[9] %
litova lingvo 2 398 352 85,32
rusa lingvo 190 733 6,78
pola lingvo 143 930 5,12
belorusa lingvo 6711 0,23
ukraina lingvo 4835 0,17
cigana lingvo 1973 0,07
latva lingvo 781 0.02
germana lingvo 289 0,01
aliaj lingvoj 14 091 0,50
plurlingvuloj 49 666 1,76
sume 2 810 761 100

Religio redakti

 
Monto de krucoj - fama pilgrimloko en Litovio

La ĉefa religio estas katolikismo kun 79 %, sed ankaŭ ekzistas ortodoksismo (4,07 %), luteranismo, judismo kaj islamo, kiel minoritataj religioj. Oni trovas same en Trakai la lastajn Karaimojn de Eŭropo. La novpaganismo estas renaskiĝanta, profitante la aperon en la lando de novaj ideologioj kaj kutimoj, sed ankaŭ la fakton, ke tradicie litovoj plej multe en Eŭropo rezistis kontraŭ la enmeto de kristanismo, ĝis la 14-a jarcento (vidu la artikolojn pri la antikva kaj moderna kulto Romuva).

Nuntempe plej multaj kredantoj estas katolikoj, en la sudokcidento eta malplimulto da protestantoj, historie ankaŭ multaj judoj kaj inter ili iom da karaimoj. La litovoj inter la popoloj de Eŭropo plej longe rezistis al kristanismo (ĝis la 14-a jarcento).

En 2008 sociologia enketo evidentiĝis, ke 80,2 % de la respondintoj konsideras sin romkatolikoj, 2,7 % — ortodoksa kristanismo, 0,7 % malnovritanoj, 0,6 % evangeliaj luteranoj, 0,4 % reformitoj. 10 % de la respondintoj apartenas al nenia religio[10].

Dum la nazia okupado preskaŭ 200 000 judoj, pli ol 90% de la tuta juda loĝantaro, estis mortigitaj[7].

Religia strukturo de Litovio laŭ datumoj de censo de 2021 jaro. [11]

Religio Kvanto de homoj[12] %
katolikismo 2 086 125 74,23
ortodoksismo 105 326 3,74
malnovritanoj 18 196
luteranismo 15 741
kalvinismo 5540
Pentekosta Kristanismo 3032
baptismo 12 944
adventismo 1092
mormonismo 3187
baptismo 2455
adventismo 721
novapostola eklezio 412
islamo 2165
judismo 899
karaismo 255
aliaj 15 353
senreligiuloj 555 904 19,77
sume 2 810 761

Ekonomio redakti

 
Haveno de Klaipėda, la ununura haveno en Litovio kaj gravega por ties ekonomio.
 
Malriĉa kvartalo de Vilno, kontraste kun la nova ekonomio de Litovio, sed ankaŭ montro de popola arkitekturo, 2005.
 
Moderna komerca centro de Vilno

En la 2003 jaro la kresko de ekonomio en Litovio estis plej granda en la tuta sudorienta Eŭropo, la komuna nacia produkto komparante kun la 2002 jara kreskis je 9,7 percentoj. La ekonomio ĝis nun tre rapide kreskas, des pli ke Litovio aliĝis al la Eŭropa Unio.

Litovio estas unu el la landoj kiuj eniris en la Eŭropan Union en 2004 garantiita de bona ekonomia situacio, kaj ekde tiam estis la lando kiu plie kreskis ekonomie en Eŭropo. En 2003 oni registris la plej altan kreskon el ties historio per pliigo ĉe Malneta Enlanda Produkto de 10.3 %. En 2007 pro ĝenerala tutmonda ekonomia krizo, la ekonomio de Litovio malaltigis sian kreskon al 8,7 %, kio estas ankoraŭ tre supre la eŭropa mezaveraĝo kaj pluhavas ĝin kiel la lando kun pli alta kresko en la EU. La litova ekonomio baziĝas ĉefe sur la terkultura, bestobreda kaj forsta ekspluatadoj, kvankam la internacia turismo kreskas rapide kaj konvertiĝas en grava parto de la ekonomia disvolviĝo. Post ties eniro en la Eŭropa Unio tiu ĉi balta lando pligrandigis sian industriigon. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.400.000 ha de kultivata tereno, kaj ĝi estas la plej granda produktanto de lino tutmonde. Litovio havas unu el la tekstilaj industrioj plej gravaj de Eŭropo kaj kvankam ties ekonomio ankoraŭ ne estas tutdisvolvigita, ties nivelo de disvolviĝo jam ne estas komparebla kun tiuj de la landoj nomitaj "de la dua mondo" kiel Kroatio, UkrainioRusio, kaj malpli kun tiuj de la landoj de la tria mondo, kiel Ekvadoro, VenezueloSudafriko.

La Eŭropa Centra Banko antaŭvidas, ke post malpli ol 20 jaroj Litovio estos lando tre alte disvolvigita kiel Svedio, kaj estos samnivele kun ties najbaroj de la Nordo de Eŭropo, superinte eĉ kelkaj landoj de la EU-15 kiel HispanioPortugalio. Pro la akcela kresko de la litova ekonomio, kiu estas tre supre la eŭropa mezaveraĝo, Litovio antaŭvidis adopti la komunan valuton Eŭro en 2009 kaj meze de 2004, jam aliĝis al Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kio garantias al ĝi interŝanĝan stabilecon.[13]. La litovaj eŭro-moneroj jam produktiĝis.

Krom ties alta plialtiĝo en la MEP, Litovio ĝuas aliajn faktorojn kiuj favoras sian kreskon, kelkaj el tiuj estas jenaj: turismo, akcela kresko de la industrio, la alta fremda investado, la privatigo de ŝtataj entreprenoj, ties malalta publika ŝuldo (preskaŭ nula), malalta deficito, sendo de mono farita de siaj elmigrintoj (laŭleĝa elmigrado, kontrolita kaj tre preparita, tio estas malalta laŭ absoluta kalkulado, sed kun alta nivelo de enspezo) kaj moderna socio kiu lasis malantaŭe la komunisman epokon.

Per ties aliro al la NATO, MKO, Monda Banko kaj Eŭropa Unio, Litovio finkonsolidiĝis kiel lando enkadrita en la "okcidenta mondo", kie la servoj kaj publikaj institucioj estas pli efikaj, kvankam ankoraŭ necesas fortostreco por finatingi la disvolviĝintajn landojn de la Eŭropa Unio. En 2007 la laŭkapa MEP Litovio estis 10.472 usonaj dolaroj, kio en monda komparo igas la ŝtaton tute disvolviĝinta lando, kvankam ĝi ankoraŭ estas je la dua duono inter la 27 landoj de la Eŭropa Unio, okupante la 16-an rangon laŭ perkapa mono.

Socio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Litovio.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Litovio alfrontas jurajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksaj seksumaj agoj, kaj inter viroj kaj inter virinoj, estas laŭleĝaj en Litovio, sed samseksaj edzeco, edzineco kaj registrita partnereco ne estas disponeblaj. Tio signifas, ke ne ekzistas leĝa rekono de samseksaj paroj, do GLAT-uloj ne havas ĉiujn rajtojn, kiujn ne-GLAT-uloj havas, kaj samseksaj paroj ne havas la saman leĝan rekonon, kiujn malsamseksaj paroj havas.

Esperanto en Litovio redakti

La Esperanto-movado en Litovio

Referencoj redakti

  1. https://www.delfi.lt/temos/gitanas-nauseda
  2. Gelnhausen, centro de Eŭropa Unio (artikolo de la retejo Deutsche Welle la 9-an de julio 2007)
  3. Retpaĝo "Population by some ethnicities by county and municipality" el la raporto pri la censo 2001 ĉe la Statistika Oficejo de Litovio (Statistikos Departamentas).
  4. fonto: la statistika oficejo de Litovio. Arkivita el la originalo je 2009-05-05. Alirita 2008-05-07.
  5. statistiko de la Monda Organizo pri Sano (MOS, la 06-an de junio 2006, en la angla)
  6. Historio kaj kulturo de Litovio (elŝutita la 31-an de majo de 2007, en la angla). Arkivita el la originalo je 2007-02-11. Alirita 2008-05-10.
  7. 7,0 7,1 (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 546, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  8. Informoj pri lingvoscio laŭ: Algimantas Piliponis, Kiom da litovoj scias Esperanton. Litova Stelo, 1/2004, p. 24 - 25. Tiuj kaj pliaj informoj troveblas ankaŭ ĉe la Statistika Oficejo de Litovio (Statistikos Departamentas).
  9. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-lang2021.htm
  10. Ĉu vera katoliko? // Monato. 2009. № 2. p. 23.
  11. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-religion2021.htm
  12. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-religion2021.htm
  13. ¿Euro para todos? (la Eŭro por ĉiuj?, artikolo de la retejo Deutsche Welle la 23-an de novembro 2006, en la hispana)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti