GLAT-rajtoj en Litovio

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Litovio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksaj seksumaj agoj, kaj inter viroj kaj inter virinoj, estas laŭleĝaj en Litovio, sed samseksaj edzeco, edzineco kaj registrita partnereco ne estas disponeblaj. Tio signifas, ke ne ekzistas leĝa rekono de samseksaj paroj, do GLAT-uloj ne havas ĉiujn rajtojn, kiujn ne-GLAT-uloj havas, kaj samseksaj paroj ne havas la saman leĝan rekonon, kiujn malsamseksaj paroj havas.

Resuma tabelo redakti

Samseksaj seksumaj agoj laŭleĝaj   (Ekde 1993)
Egala aĝo de konsento (16)   (Ekde 2003)
Esprimlibereco  /  (Kelkaj leĝoj cenzuras GLAT-ajn temojn)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate dungadon   (Ekde 2005)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate liveradon de varoj kaj plenumadon de servoj   (Ekde 2005)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate ĉiujn aliajn temojn (inkl. nerektan diskriminacion, malamparolon)  
Rekono de samseksaj paroj   (Pritraktata)
Samseksaj edziĝoj kaj edziniĝoj  /  (Konstitucia malpermeso ekde 1992; samseksaj edzecoj kaj edzinecoj registritaj en la Eŭropa Unio agnoskitaj por loĝaj celoj ekde 2018)
Duoninfana adoptado de samseksaj paroj  
Komuna adoptado de samseksaj paroj  
GLAT-uloj permesitaj servi malkaŝe en la armeo  
Rajto ŝanĝi juran genron  
Konverta terapio malpermesita por neplenaĝuloj  
Aliro al eksterkorpa fekundigo por lesboj  
Komerca lunaskado por gejaj viraj paroj  
Viroj seksumintaj kun viroj permesitaj donaci sangon   (Ekde 2022)

Vidu ankaŭ redakti