Kybartai

urbo en Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kybartai (stacidomo).

Kybartai - jen litove, prononco [ki:BARtej], germane historie Kybarten - estas urbo en la sudokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al komunumo Vilkaviškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. Virbalis situas proksimume 16 kilometrojn okcidente de la administra centro Vilkaviškis. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 4 015 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 350 loĝantoj/km².

Kybartai
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Marijampolė (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Vilkaviškis
Poŝtkodo LT-70065
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 015  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 38′ N, 22° 45′ O (mapo)54.63888888888922.755555555556Koordinatoj: 54° 38′ N, 22° 45′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Kybartai (Litovio)
Kybartai (Litovio)
DEC
Kybartai
Kybartai
Situo de Kybartai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kybartai [+]
vdr

Kybartai kaj la origine pli granda najbara urbeto Virbalis ĉiam situis ĉe la limo inter Orienta Prusio (kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, poste la Germana Regno) okcidente kaj la Grandduklando Litovio oriente, sed ĉiam (kun eta escepto de la jaroj 1795 ĝis 1809) apartenis al la Grandduklando Litovio, kiel konfirmita jam en la paco de Melno en 1422. Kiam la grandduklando konkeriĝis per la Rusia Imperio, sendependiĝis en la respubliko Litovio, rekonkeriĝis per la Sovetunio kaj resendependiĝis en la respubliko Litovio, la limo restis sama. Nun Rusio tamen situas okcidente de la limo, kvankam antaŭe dum 150 jaroj ĝi situis oriente de ĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la fervoja stacio komence de la 20-a jarcento