Virbalis - jen litove, prononco [virBA:lis], germane Wirballen - estas urbo en la sudokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al komunumo Vilkaviškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. Virbalis situas proksimume 12 kilometrojn okcidente de la administra centro Vilkaviškis. En 2023 en la urbo vivis 870 loĝantoj.

Virbalis
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-70061
Demografio
Loĝantaro 870  (2023) [+]
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 37′ N, 22° 49′ O (mapo)54.62427222222222.818061111111Koordinatoj: 54° 37′ N, 22° 49′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 4,6 km² ( 460 ha) [+]
Virbalis (Litovio)
Virbalis (Litovio)
DEC
Virbalis
Virbalis
Situo de Virbalis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Virbalis [+]
vdr

Virbalis ĉiam situis ĉe la limo inter Orienta Prusio (kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, poste la Germana Regno) okcidente kaj la Grandduklando Litovio oriente, sed ĉiam (kun eta escepto de la jaroj 1795 ĝis 1809) apartenis al la Grandduklando Litovio, kiel konfirmita jam en la [paco de Melno]] en 1422. Kiam la grandduklando konkeriĝis per la Rusia Imperio, sendependiĝis en la respubliko Litovio, rekonkeriĝis per la Sovetunio kaj resendependiĝis en la respubliko Litovio, la limo restis sama. Nun Rusio tamen situas okcidente de la limo, kvankam antaŭe dum 150 jaroj ĝi situis oriente de ĝi.


Eksteraj ligiloj redakti

 
la fervoja stacio komence de la 20-a jarcento