Akmenė

komunumo de Litovio
Akmenė
blazono de la urbo Akmenė situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai (ĝis julio 2010)
administra centro: Naujoji Akmenė
nombro de loĝantoj: 18 764 (en 2020)
areo (komunumo): ĉ. 844 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 425
koordinatoj: 56°14′ norde, 22°45′ oriente

Akmenė estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio, kies administra centro estas la urbo Naujoji Akmenė, "nova Akmenė". Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. En 2020 en la komunumo vivis 18 764 loĝantoj. Laŭ pli fruaj ciferoj el la jaro 2005 en la urbo Naujoji Akmenė vivis 11 800, en la urbo Venta 3 100 kaj en la urbo Akmenė mem 2 900. Skribe la urbo Akmenė unuafoje menciiĝis dum la jaro 1511.

Eksteraj ligilojRedakti