Jurbarkas

urbo en Litovio

Jurbarkas (germane Georgenburg, ruse Юрбург - Jurburg) estas urbo en la okcidento de Litovio, situanta borde de la de la rivero Nemuno inter Kaŭno oriente kaj la Kurona laguno okcidente. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Jurbarkas, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. En 2020 en la urbo vivis 9 711 loĝantoj.

Jurbarkas
La katolika kirko de Jurbarkas (Georgenburg) c.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-74001 [+]
Retpaĝaro www.jurbarkas.lt [+]
Demografio
Loĝantaro 9 711  (2020) [+]
Loĝdenso 731 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 5′ N, 22° 46′ O (mapo)55.08249422.771397Koordinatoj: 55° 5′ N, 22° 46′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 13,28 km² (1 328 ha) [+]
Situo de Jurbarkas
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jurbarkas [+]
Information icon.svg
vdr

Origine ĉi tie la Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis fortikaĵon, kiun ĝi dediĉis al la sankta Georgo - tial la nomo Georgenburg. Skribe la fortikaĵo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1259. Post la granda batalo de litova-pola armeo kontraŭ la ordeno en 1410 la germanaj kavaliroj forlasis al fortikaĵon, kaj ekde 1422 la regiono apartenis al Litovio. Dum la jaro 1611 la intertempe granda loĝloko, kiu kreiĝis apud la fortikaĵo, formale ricevis urbajn rajtojn.

Partneraj rilatojRedakti

La komunumo havas partnerajn rilatojn inter alie kun

Eksteraj ligilojRedakti

 
urba silueto vidata de la rivero Nemuno