Unua statuto de Litovio

La statuto de la Grandprinclando Litovio de 1529 estis la unua statuto de Grandprinclando Litovia kaj kolekto de leĝoj de feŭda juro kiu estis en forto en la Grandprinclando Litovio meze de la 16-a jarcento.

Unua listo de statuto

Historio redakti

Laboro pri preparado de la unua statuto de 1529 estis kondukita dum pluraj jaroj en la nua kvarono de 16-a jarcento. La unua skizo de la statuto etis preparita en 1522, sed ĝi ne estis aprobita, kaj laboro pri ĝi daŭris dum pliaj sep jaroj.

La Statuto estis kompilita fare de komisiono sub gvidado de la kanceliero de la Granda Princlando Litovia Albreht Vojceh Gaŝtold. La personoj implikitaj en la preparado de la Statuto ne povas esti etablitaj kun absoluta precizeco nuntempe, sed ekzistas kialoj por aserti ke interalie doktoro pri juro Franciŝak Skarina kaj kanceliero Gaŝtold mem partoprenis en ĝia preparado. La ĉefprovizaĵoj de la Statuto estis pridiskutitaj kun grandprinco Sigismondo la Maljuna, kiu poste aprobis la Statuton.

La Statuto estis preparita surbaze de kodigo kaj sistemigo de normoj de loka kutima juro, verdictoj de tribunaloj kaj ŝtataj institucioj. la Jura Kodo de 1468, privilegioj. Dum ĝia preparado, unuafoje, la sistemo kaj structuro de la lokigo de juraj normoj estis evoluigitaj depende de ilia enhavo, tipaj kaj ĝeneraligitaj normoj estis inkluzivitaj; estis enkondukitaj multaj novaj juraj normoj, kiuj reflektis la tiamaj vara—monaj rilatojn; normoj de ŝtataj, administraj, civilaj, familiaj, krimaj, tribunal-procedaj kaj aliaj branĉoj de leĝo estis inkluzivitaj. La redaktintoj de la Statuto foriris de la sistemo de kodigo adoptita en romia juro kaj evoluigis sian propran. Ĝi estas bazita sur novaj principoj: la suverenecon de la ŝtato (kontraue al mezepoca kosmopolitismo), la unueco de la leĝo, la prioritato de la skribita juro. La Statuto inkludis regulojn de ĝenerala juro kaj specialajn regulojn kiuj disponigis privilegiojn al la reganta klaso aŭ ĝiaj grupoj. Samtempe ili ne estis escepto, sed integra parto de la sistemo de la Statuto 1929, kvancam ili kontraŭdiris ĝiajn ĉefajn principojn.

La Statuto estis konfirmita 29-an de septembro 1529.

Enhavo kaj strukturo redakti

La statuto konsistas el 13 ĉapitroj kaj 244 artikoloj. Postaj aldonoj estis faritaj al ĝi. Kiel rezulto, la nombro de la artikoloj pliiĝis al 283.

Ĉapitroj 1 al 3 ĉefe enhavas la normojn de ŝtata juro kaj fundamentajn dispoziciojn de aliaj juraj branĉoj. La 4-a kaj 5-a ĉapitroj temas pri geedziĝo kaj familio, kuratoreco kaj heredo. La 6-a temas pri juĝa kaj procedura juro. La 7-a temas pri krima juro, en la 8-a tera, en la 9-a — forstada kaj ĉasada, en la 10-a — civila, en la 11-a — 13-a krima kaj krimprocedura juro.

En la statuto de 1529 estis laŭlege establitaj la fundamentoj de socia kaj ŝtata ordo, la jura statuso de klasoj, bienoj kaj sociaj grupoj, la ordo de formado, la kunmetaĵo kaj potencoj de kelkaj regitarcorpoj kaj tribunalo. Estis anoncita regulo, laŭ kiu ĉij personoj "kaj malriĉaj kaj riĉaj", devis esti juĝitaj laŭ la normoj fiksitaj de la statuto. La grandprinco entreprenis konservi la teritorian integrecon de la ŝtato, ne akcepti fremdulojn al publikaj postenoj de la granprinclando, ne doni al ili bienojn, ne forpreni poziciojn jan posedaĵojn de lokaj feŭdaj sinjoroj sen juĝo, kaj sekvi ĉiujn malnovajn leĝojn kaj kutimojn. Speciala atento en la statuto estis donita al pricedura juro. La principo de publika justeco, formala egaleco de partioj en la procezo, la rajto de la akuzito al defendo kun partopreno de advokato estis anoncita. Samtempe la Statuto proclamis la konservadonde privilegiojn kaj avantaĝoj por feŭdaj sinjoroj, kiuj en la practico plifirmigis la senleĝecon de de ordinaraj homojkaj konservis la plenecon de rajtoj nur por feŭdaj sinjoroj. Tamen, en la periodo de feŭdismo, eĉ tia declaro de la ideo de juro estis grava paŝo antaŭen. La ideoj de humanismo influis la normoj de krima kaj civila juro fiksitaj en la Statuto 1529 kaj postaj Statutoj. Tiel en la Statuto 1529 (ĉap. 1, art. 7), estis anoncite, ke neniu devas respondeci pri la culpo de alia, kaj krima puno devus esti trudita nur al personoj kies kulpo estas konstatita de la tribunalo. En art. 27. ĉ. 7 establigis la terminoj de krima persekuto: por la plej grava crimo — 10 jaroj, por malpli gravaj — 3 jaroj. En art. 7 ĉ. 11 oni provos limigi sklavecon pro farita crimo. Liberulo nee devus esti condamnita al eterna sklaveco pro farita crimo. En la Statuto, normoj kiuj certigis la proprietrajtojn de la feŭdajsinjoroj estas sufiĉe plene fiksitaj. Multe da atento estis pagita al geedzeco kaj familia juro. La Statuto enhavis normoj, kiuj determinis la proprietrajtojn de virinoj kaj infanoj, la proceduron por geediĝi kun fe=raulinoj. La promeso de grandprinco ne devigi geedziĝojn, sed ur kun shia konsento estis anoncita. La proceduro por nomumado de gardantoj por neplenaĝaj infanoj lasitaj sen gepatroj estis detale reguligita.

Signifo de Unua statuto redakti

La statuto estis skribita en rutena lingvo kaj ĝi donas ŝancon studi la vortprovizon kaj stilon, ŝtatleĝan terminologion de tiu tempo. Unua statuto ludis signifan rolon en la plia kodigo kaj sistemigo de leĝo. Ĝi kaj dua statuto funkciis kiel bazo kaj fonto por evoluo de tria statuto/

Literaturo redakti

  • Улашчык М. Першы Літоўскі Статут: (3 гісторыі знаходак рукапісаў і іх вывучэння) // Беларускі гістарычны агляд. 1996. Сш. І.
  • Лазутка С., Гудавичюс Э. Первый Литовский Статут / Вильнюс. гос. ун-т им. В. Капсукаса, Ин-т истории АН ЛССР. — Т. 1. Ч. 1, Палеографический и текстологический анализ списков. — Вильнюс: Минтис, 1983.