Nacia parko Aŭkŝtajtio

La Nacia parko Aŭkŝtajtio estas nacia parko en nordorienta Litovio, proksimume 100 km norde de Vilno. Establita en 1974, ĝi estas la plej malnova el la kvin naciaj parkoj en Litovio. Komence ĝi estis nomita "Nacia Parko de Litova SSR" por emfazi ke ĝi estis la unua tia parko en la respubliko. En 1991 kvar aliaj parkoj estis establitaj kaj estis nomitaj laŭ etnografiaj regionoj de Litovio. La parko estis renomita laŭ la kultura regiono Aŭkŝtajtio.

Nacia parko Aŭkŝtajtio
Aukštaitijos nacionalinis parkas
nacia parko [+]

Koordinatoj55° 20′ 38″ N, 26° 3′ 25″ O (mapo)55.34426.057Koordinatoj: 55° 20′ 38″ N, 26° 3′ 25″ O (mapo)
Areo409,75 km² (40 975 ha) [+]

Estiĝo1974

Nacia parko Aŭkŝtajtio (Litovio)
Nacia parko Aŭkŝtajtio (Litovio)
DEC
Nacia parko Aŭkŝtajtio
Nacia parko Aŭkŝtajtio
Map
Nacia parko Aŭkŝtajtio

Vikimedia Komunejo:  Aukštaitija National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La parko kovras areon de 410,56 km².[1] La komunumo Ignalina kontrolas proksimume duonon de la areo. La komunumoj Utena kaj Švenčionys kontrolas po plian kvaronon. Strikte protektitaj areoj okupas 2,1%. Oni povas eniri tiun ĉi teritorion nur akompanate de parkoficisto. Pli ol 70 procentoj de ĝia areo estas kovritaj per arbaro. 80 procentoj de la arboj estas pinoj, kelkaj atingantaj 200 jarojn.

Sesdek kvar specioj de planto, ok specioj de fungoj kaj 48 specioj de birdoj trovitaj en la parko estas inkluditaj en la Ruĝa libro de Litovio.

La parka administrejo situas en la vilaĝo Palūšė, parto de la komunumo Ignalina, proksimume kvar kilometrojn de la centra loko Ignalina. En 2011 en la vilaĝeto vivis nur 92 loĝantoj. Tamen la loko en Litovio estas relative konata, ĉar ĉi tie, borde de la lago Lūšiai, ofte komenciĝas boatadoj - parte plurtagaj, kun tendoj, vestaĵoj kaj nutraĵaj provizoj en la boatoj kaj cetere tradicie ankaŭ esperantistaj - al la vasta reto da interkonektitaj lagoj de la regiono. Krome la historia ligna kirko de la vilaĝo el la 18-a jarcento inter la 25-a de junio 1993 ĝis la ekvalido de la eŭro en Litovio komence de 2015 dekoris la nacian monbileton de 1 litova lido.

la historia ligna kirko de la parka vilaĝo Palūšė el la 18-a jarcento
la kirko de Palūšė sur la monbileto de 1 litova lido
kabano borde de la parka lago Lūšiai

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti