Komunumo Neringa

komunumo en Litovio
(Alidirektita el Neringa)

Neringa estas figuro el la litova mitologio, bela knabina giganto, kiu laŭ la mitoj estis nekredeble forta kaj dum ludado ĉe la maro formis la kuronan duoninsulon. En moderna Litovio oni donis tiun nomon al la municipo Neringa.

Komunumo Neringa
municipality of Lithuania • urba komunumo en Litovio • magistrato

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Litovio
Distrikto Klaipėda (ĝis julio 2010)
Telefonkodo (+370) 469
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 022  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 33′ N, 21° 7′ O (mapo)55.5555555621.11666667Koordinatoj: 55° 33′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Komunumo Neringa (Litovio)
Komunumo Neringa (Litovio)
DEC
Komunumo Neringa
Komunumo Neringa
Situo de Komunumo Neringa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neringa Municipality [+]
vdr

Neringa (litove Neringos savivaldybė) estas litova municipo kiu kovras duonon de la Kurona Duoninsulo ĉe la bordo al la balta maro en la pleja okcidento de Litovio: el la duoninsulo, kiu sume longas 98 kilometrojn kaj larĝas ĉie malpli ol 4 kilometrojn, plej norde 10 % apartenas al la urbo Klaipėda, centre 50 % al la komunumo Neringa kaj sude 40 % al la rusia regiono Kaliningrado.

Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Klaipėda. En 2023 en la urba komunumo vivis 4 022 loĝantoj. Neringa ne estas vera urbo, sed administra areo grupiganta plurajn antaŭe fiŝistajn, nun turismajn urbetojn. Laŭ stato de la jaro 2006, en la komunumo konstante vivas entute nur iom pli ol 3 000 loĝantoj - kvankam dumsomere multoble pli da homoj vivas en Neringa, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.

La komunumon (de nordo al sudo) konsistigas la loĝlokoj

  • Alksnynė, kiu fakte ne estas pli ol granda farmbieno,
  • Juodkrantė, la dua plej granda urbeto de la komunumo,
  • Pervalka,
  • Preila kaj
  • Nida, plej granda urbeto kaj administra sidejo de la komunumo.

Por detaloj pri historio kaj vidindaĵoj, vidu la artikolojn pri la unuopaj loĝlokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Terlango

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti