Pervalka (Neringa)
blazono de Neringa situo en Litovio

Pervalka (germane: Perwelk) estas vilaĝo sur la Kurona Duoninsulo en Litovio.

La vilaĝo situas centre sur la litovia parto de la duoninsulo kaj apartenas al la urba komunumo Neringa. Havante nur 40 konstantajn loĝantojn, ĝi estas la plej eta loĝoloko de Neringa, sed kiel en ĉiuj lokoj de la duoninsulo la nombro de loĝantoj draste plialtiĝas dum la somero - pro feriantoj, sed ankaŭ pro sezonaj dungitoj, kies laboro rilatas al la turismo. La impreso de la vilaĝo tre karakteriĝas per pitoreskaj, origine fiŝistaj lignaj domoj, el kiuj multaj dum la somero estas feriodomoj; la ĝis nun nemultaj novaj konstruaĵoj grandparte enhavas feriajn loĝejojn. La loĝoloko situas 18 kilometrojn norde de Nida kaj 34 kilometrojn sude de Klaipėda, ĉe la "golfeto de Pervalka" de la kurona laguno. Okcidente ĝi ĉirkauiĝas per duonringo da grandaj sablodunoj. Oni supozas, ke la nomo de la vilaĝo devenas de la litova vorto "pervilkti" (treni de ie ien) kaj aludas al trenado de fiŝboatoj trans la golfeto al la bordo. Pervalka - samkiel la 5 kilometrojn fora vilaĝo Preila - fondiĝis dum la jaro 1844 fare de loĝintoj de la antaŭaj vilaĝoj Nagliai kaj Karvaičiai, kiuj malaperis sub gigantaj migrantaj dunoj.





la laguna flanko de Pervalka
la laguna flanko de Pervalka