La monto Aukštojas (aŭ Aukštojo kalnas, "Aukštojas-monto", respektive Aukštasis kalnas, simple "plej alta monto") estas la plej alta punkto de Litovio. La monto nur kelkajn kilometrojn for de la limo al Belorusio situas en la proksimeco de la vilaĝo Medininkai en la arbaro Migūnai, proksimume 24 kilometrojn sudoriente de la ŝtata ĉefurbo Vilnius. Dum la jaro 2004 specialistoj de la instituto pri geodezio de la Teknika Universitato Kaŭnaso mezuris la monton helpe de la teknologio GPS kaj notis altecon de 293,84 metroj. Ĝis tiam la monto Juozapinės kalnas ("jozefina monto") en distanco de 500 metroj kun sia alteco de 292,7 metroj mise oficiale konsideriĝis la plej alta punkto de la lando. Jam dum la jaro 1985 la litova geografo Rimantas Krupickas vortumis dubon pri tiu titolo de plej alta punkto.

Aukštojas
montomonteto
supermara alteco

293,84 m

Situo  Litovio
Geografia situo 54° 32′ N, 25° 38′ O (mapo)54.52944444444425.634444444444Koordinatoj: 54° 32′ N, 25° 38′ O (mapo) f4
Aukštojas (Litovio)
Aukštojas (Litovio)
DEC
Aukštojas
Aukštojas
Situo de Aukštojas
Map
Aukštojas
Rimarko La plej alta monto de Litovio
vdr
montopinta ŝtono sur la monto Aukštojas

La respondeculoj de la distrikto Vilnius decidis transformigi la ĝis nun agrikulture utiligitan terenon al areo por turismaj kaj kulturaj celoj. Ĉe la montopintto troviĝas arbareto el pinoj. La institucio 'Lietuvos viršūnės', kiun gvidas Vladas Vitkauskas, konata litova montgrimpisto, provas establigi la monton kiel pejzaĝa monumento de la regiono.

Aukštojas (ankaŭ Aukštėjas , Aukštujis, la "plejaltulo") laŭ la litova mitologio estas nomo por la supera dio, la kreinto de la mondo. Libertas Klimka, profesoro ĉe la pedagogia universitato Vilno, proponis la nomon por la nova plej alta punkto de la ŝtato kaj gajnis baptan konkurson. La monto baptiĝis la 20-an de junio 2005 kadre de neoficiala festo. La 18-an de novembro 2005 la distrikta parlamento konfirmis la nomigon.

Eksteraj ligiloj redakti