Ingrida Šimonytė

Ingrida ŠIMONYTĖ (naskiĝis la 15-an de novembro 1974 en Vilno) estas politikisto kaj ekonomikistino de Litovio, kaj ekde novembro 2020 la ĉefministro de Litovio. Ŝi studis ekonomikon en la Universitato Vilno. Ekde 1997 ŝi laboris en la nacia ministerio pri financoj kaj ekde 2002 estis gvidantino de la departamento pri impostoj. Ekde la 3-a de julio 2009 ŝi estas ministrino pri financoj en la registaro de Litovio; ŝia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos finansų ministerija. La antaŭulo de Ingrida Šimonytė, Algirdas Šemeta, iom antaŭe iĝis membro de la Eŭropa Komisiono kiel posteulo de Dalia Grybauskaitė, kiu la 17-an de majo 2009 estis elektita ŝtata prezidentino de Litovio.

Ingrida Šimonytė
Ĉefministro de Litovio
Ingrida Simonyte 2019.jpg
Persona informo
Ingrida Šimonytė
Naskiĝo 15-an de novembro 1974 (1974-11-15) (48-jara)
en Vilno
Lingvoj litovaanglapolarusa [#]
Ŝtataneco LitovioSovetunio [#]
Alma mater Vilnius Žirmūnai Gymnasium • Universitato Vilno • Stokholma Lernejo de Ekonomiko [#]
Partio Tėvynės Sąjunga [#]
Subskribo Ingrida Šimonytė
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • universitata instruisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
ĉefministro de Litovio Flago-de-Litovio.svg
Dum 25-a de novembro 2020
Antaŭulo Saulius Skvernelis
financministro de Litovio Flago-de-Litovio.svg
Dum 2009–2012
Antaŭulo Algirdas Šemeta
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ la stato de februaro 2010, Ingrida Šimonytė ne estas edziniĝinta kaj ne havas infanojn.