Obseda-Kompulsia Malsano

Obseda-Kompulsia Malsano (OKM) estas psika malsano kiu rezultas en tio, ke pacientoj sekvas trudiĝemajn pensojn, kontrolas ion obsede kaj plenumas ripetade kelkajn rutinojn. Gvidlibro de Usona Asocio pri Psikiatrio metis tiun malsanon en aparta ĉapitro, kio apartigis ĝin disde aliaj misordoj pro anksieco, rompante kun ĝistiama kutimo.