Usona Asocio pri Psikiatrio
La Usona Asocio pri Psikiatrio (angle American Psychiatric Association, mallonge APA) estas la ĉefa profesia organizaĵo de nunaj kaj de edukiĝantaj, do estontaj psikiatroj en Usono, kaj estas la tutmonde plej granda organizo pri psikiatrio. La proksimume 36 000 membroj[1] estas precipe, sed ne nur, usonanoj - ankaŭ alilandaj kuracistoj pri psikiatrio povas membriĝi. La asocio eldonas diversajn revuojn kaj broŝurojn: aparte konata publikaĵo estas la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM). La DSM kodigas psikiatriajn kondiĉojn de pacientoj kaj estas tutmonde uzata tutmonde kiel ŝlosila gvidilo por diagnozado de tiaj malordoj - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj (ĉapitro F) de la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angla mallongigo ICD) de la Monda Organizaĵo pri Sano.
Usona Asocio pri Psikiatrio | ||
---|---|---|
profesia asocio erudicia societo vd | ||
Dum | 16-a de oktobro 1844 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Benjamin Rush vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Lando(j) | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Usona Asocio pri Psikiatrio havas sian sidejon en distrikto Arlington, Virginio[2].