Ekzoterma estas nomata kemia reakcio, dum kiu energio, plejofte en la formo de varmo, estas cedata al ĉirkaŭo. La kontraŭo estas la endoterma reakcio

Dum la ekzoterma reakcio la tiel nomata rekacientalpio estas negativa[1]. La entalpio estas la sumo de de la interna energio de la sistemo kaj de la produto de ĝia premo kaj volumeno[2].[3] Tipaj ekzotermaj reakcioj estas:

Ankaŭ la miksado de substancoj kaj la  alsorbo kaj sorbo de substancoj estas ofte ekzotermaj.

Se oni nomas la diferencon inter la  entalpioj de la  finaj () kaj komencaj substancoj (), t.e. la sorbita energio, por ekzotermaj reakcioj validas .

Ankaŭ en fiziko nuklea reakcio, dum kiu estas liberata energio estas nomata ekzoterma. Ekzoterma reakcio estas ekzemple la fisio de hidrogeno kio okazas sur la suno. 

Sinsekvo redakti

Unue la  reakciantoj estas metastabila stato. Per la alporto de certa kvanto da energio, la tiel nomata energio de aktivado, la sistemo estas levata al malstabila stato. Tial la reakcio ekas kaj sekve daŭras sen plia alporto de energio. Sume la kemia sistemo cedas energion al ĉirkaŭaĵo. Je la fino de la reakcio la produktoj estas en stabila stato.

Ekzemplo por la aldono de energio de aktivado estas la ekflamigo de alumeto per frotado aŭ de gaso per sparko.

  Klarigo de simboloj:

 
 
 

maldekstre: komenca stato de la reakciantoj: metastabila
meze: transira stato de la reakciantoj: malstabila
dekstre: fina stato de la produktoj: stabila

Ekzemplo: Karbono brulanta kun la oksigeno de la  aero produktas karbonan duoksidon kaj varmon :  .

La diferenco    inter la fina kaj la komenca energio de tiu rekacio estas negativa.

Referencoj redakti

  1. PAC, 1996, 68, 149 (A glossary of terms used in chemical kinetics, including reaction dynamics [IUPAC Recommendations, 1996]), paĝo 165.
  2. PAC, 1996, 68, 957 (Glossary of terms in quantities and units in Clinical Chemistry [IUPAC-IFCC Recommendations, 1996]), paĝo 972.
  3. PAC, 1990, 62, 2167 (Glossary of atmospheric chemistry terms [Recommendations, 1990]), paĝo 2187.