Milita historio estas fako ene de la tereno de la ĝenerala historia registro de armitaj konfliktoj en la historio de la homaro, kaj de ties efiko sur socioj, ties kulturoj, ekonomioj kaj ŝanĝoj en internaj kaj internacia rilataro.

Japana samurajo atakanta mongolan ŝipon, 13a jarcento.
La procentaĵoj de masklaj homoj mortigitaj en ok tribaj societoj, kaj fine de Eŭropo kaj Usono en la 20a jarcento. (Lawrence H. Keeley, Arkeologo)

Profesiaj historiistoj normale fokusiĝas al militaj aferoj kiuj havis grandajn efikojn sur la socioj implikitaj en ili same kiel la rezulto de la konfliktoj, dum amatoraj historiistoj kaj hobiuloj ofte montras pli grandan intereson en la detaloj de bataloj, kaj uzitaj ekipaĵoj kaj uniformoj.

La plej fruaj signoj de milito apartenas al la Mezolita tombejo 117, kiu estis datita kiel de antaŭ ĉirkaŭ 14,000 jaroj. Proksimume kvardek kvin procente de la skeletoj tie elmontris signojn de perforta morto.[1] Ekde la ekflorado de la ŝtato antaŭ proksimume 5,000 jaroj,[2] milita agado okazis sur multo de la globo. La apero de pulvo kaj la akcelado de teknologiaj progresoj kondukis al moderna militado. Laŭ Conway W. Henderson, "Unu fonto asertas ke 14,500 militoj okazis inter 3500 a.K. kaj la fino de la 20-a jarcento, kostante 3.5 miliardojn da vivoj, lasante nur 300 jarojn de paco (Beer 1981: 20)."[3]

En War Before Civilization (Milito antaŭ civilizo), Lawrence H. Keeley, profesoro ĉe la Universitato de Ilinojso, diras ke tiel ĉirkaŭ 90-95% de konataj socioj dum historio okupiĝis pri almenaŭ foja militado,[4] kaj multaj batalis konstante.[5]

F-15E dum flugo super Afganio, 12a de Novembro 2008.

Keeley priskribas plurajn stilojn de primitiva batalado kiel ekzemple malgrandaj rabatakoj, pli grandaj atakoj, kaj masakroj. Ĉiuj tiuj formoj de militado estis uzitaj fare de primitivaj socioj, aserto apogita fare de aliaj esploristoj.[6] Keeley klarigas ke fruaj militatakoj ne estis bone organizitaj, ĉar la partoprenantoj ne havis ajnan formalan trejnadon. Malabundo de resursoj signifis ke defenda laboro estis ne kosta efika vojo por protekti la socion kontraŭ malamikaj atakoj.[7]

William Rubinstein skribis ke "Antaŭ-kleraj socioj, eĉ tiuj organizitaj laŭ relative progresinta maniero, estis famaj por sia intencita krueleco ... arkeologiaj kuŝejoj donas signojn de prahistoriaj masakroj pli severaj ol ajna rakontita en etnografio [t.e., post la alveno de la eŭropanoj]". En Crow Creek, Suda Dakoto, kiel konate, arkeologoj trovis amastombon de "pli ol 500 viroj, virinoj, kaj infanoj kiuj estis buĉitaj, skalpitaj, kaj mutilitaj dum atako sur sia vilaĝo jarcenton kaj duono antaŭ la alveno de Kolumbo (ĉ. la jaro 1325)".[8]

Estas problema, aliflanke, fari ĝeneraligojn de prahistoria perforto; frekvenco kaj manifestiĝo de militado varias multe en la etnografia kaj arkeologia arkivo.

Laŭ la usona Bureau of the Census (1894), la Indianaj Militoj de la 19a jarcento kostis la vivojn de ĉirkaŭ 19,000 blankuloj kaj de 30,000 indianoj.[9]

En Okcidenteŭropo, ekde la fino de la 18-a jarcento, okazis pli ol 150 konfliktoj kaj proksimume 600 bataloj.[10] Dum la 20-a jarcento, milito rezultigis dramecan intensigon de la rapideco da sociaj ŝanĝoj, kaj estis decida katalizilo por la apero de la Maldekstro kiel agnoskita forto.[11]

Lastatempaj rapidaj pliiĝoj en la teknologioj de milito, kaj tial en ĝia detruemo (vidu artikolon Reciproke garantiita neniigo), kaŭzis ĝeneraligitan publikan koncernon, kaj en ĉiu verŝajneco malhelpis, kaj povas entute malhelpi la ekaperon de atoma tria mondmilito. Ĉe la fino de ĉiu el la lastaj du mondmilitoj, kunordigitaj kaj popularaj klopodoj estis faritaj por veni al pli bonega kompreno de la subesta dinamiko de milito kaj por tiel espereble redukti aŭ eĉ elimini ĝin entute. Tiuj klopodoj realiĝis en la formoj de la Ligo de Nacioj, kaj ĝia posteulo, la Unuiĝintaj Nacioj.

Baldaŭ post la Dua Mondmilito, kiel signo de subteno por tiu koncepto, la plej multaj landoj eniris la Unuiĝintajn Naciojn. Dum tiu sama postmilita periodo, kun la celo de plia delegitimiga milito kiel akceptebla kaj logika etendaĵo de ekstera politiko, la plej multaj landaj registaroj ankaŭ renomigis siajn ministeriojn aŭ ministerisekciojn de Milito kiel siaj Ministerioj aŭ Sekcioj de Defendo, ekzemple, la antaŭa usona Sekcio de Milito estis renomita kiel la Usona Sekcio de Defendo.

En 1947, en vido de la rapide ĉiam pli detruaj sekvoj de moderna militado, kaj kun akurata koncerno por la sekvoj kaj kostoj de la lastatempe evoluinta atombombo, Albert Einstein fame deklaris, "mi ne scias per kiuj armiloj tria mondmilito estos farita, sed la kvara mondmilito estos farita per bastonoj kaj ŝtonoj."[12]

Mao Zedong instigis la socialisman flankon por ne timi atommiliton kun Usono ĉar, eĉ se "la duono de la homaro mortus, la alia duono restus kaj imperiismo estus detruita el la tero kaj la tuta mondo iĝus socialisma."[13]

La informo Human Security Report 2005 dokumentis signifan malkreskon en la nombro kaj severecon de armitaj konfliktoj ekde la fino de la Malvarma Milito en la komenco de la 1990-aj jaroj. Tamen, la pruvoj kontrolitaj en la eldono de 2008 de la studo de la Centro por Internacia Evoluo (2008) nome "Peace and Conflict" (Paco kaj konflikto) indikis ke la totala malkresko en konfliktoj ekhaltis.[14]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Keeley, Lawrence H: War Before Civilization: The Myth of the Peaceful Savage. Page 37.
  2. Diamond, Jared, Guns, Germs and Steel: The Fates of Human Societies
  3. Conway W. Henderson. (9a de Februaro 2010) Understanding International Law. John Wiley & Sons, p. 212–. ISBN 978-1-4051-9764-9.
  4. Review: War Before Civilization. Brneurosci.org (4a de Septembro 2006). Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2011-01-24.
  5. Spengler, , "The fraud of primitive authenticity", Asia Times Online, 4a de Julio 2006. Kontrolita 2009-06-08. Arkivigite je 2006-07-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-17. Alirita 2015-10-23.
  6. Martin, Debra L., Ryan P. Harrod, kaj Ventura R. Pérez, eld. 2012. The Bioarchaeology of Violence. Gainesville: University Press of Florida. http://www.upf.com/book.asp?id=MARTI002
  7. Keeley, Lawrence H: War Before Civilization: The Myth of the Peaceful Savage. Paĝo 55.
  8. W. D. Rubinstein. (2004) Genocide: A History. Pearson Longman, p. 22–50. ISBN 978-0-582-50601-5.
  9. Thornton, Russell (1990). American Indian Holocaust and Survival: A Population History since 1492. University of Oklahoma Press. p. 48. ISBN 978-0-8061-2220-5
  10. World War One – A New Kind of War | Part II Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, From 14 – 18 Understanding the Great War, de Stéphane Audoin-Rouzeau, Annette Becker
  11. Kolko, Gabriel (1994). Century of War: Politics, Conflicts, and Society since 1914. New York, NY: The New Press. ISBN 978-1-565-84191-8. p xvii–xviii: "War in this century became an essential precondition for the emergence of a numerically powerful Left, moving it from the margins to the very center of European politics during 1917–18 and of all world affairs after 1941".
  12. Albert Einstein: Man of Imagination (1947). Arkivita el la originalo je 2010-06-04. Alirita 2010-02-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-04. Alirita 2015-10-23. Nuclear Age Peace Foundation paper
  13. "Instant Wisdom: Beyond the Little Red Book", Time, 20a de Septembro 1976. Kontrolita 14a de Aprilo 2013. Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-29. Alirita 2015-10-23.
  14. Hewitt, Joseph, J. Wilkenfield and T. Gurr Peace and Conflict 2008 Arkivigite je 2007-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, Paradigm Publishers, 2007