Lajos Zsigmond Szeberényi

hungara luterana pastro, vikario

Lajos Zsigmond Szeberényi [lajoŝ ĵigmond seberEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeberényi Lajos Zsigmond estis hungara luterana pastro, vikario. Lia patro estis episkopo Gusztáv Szeberényi.

Lajos Zsigmond Szeberényi [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1859 en Békéscsaba, li mortis la 24-an de septembro 1941 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Lajos Zsigmond Szeberényi devenis el slovaka familio. Li frekventis luteranan bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste gimnaziojn en Selmecbánya, Nagyszeben kaj Szarvas, fine li studis teologion en Pozsony kaj Berlino. Ekde 1882 li estis pastro, inter 1883-1890 en Aradi, ekde 1891 ĝis la emeritiĝo en 1941 en Békéscsaba. En 1896 li establis eklezian eldonejon-librovendejon. En 1906 li estis nomumita eklezia ĉefnotario, en 1918 vikario. Li akiris membrecon en la senato en 1830. Li multe vojaĝis eksterlande, krom la ekleziaj verkoj li okupiĝis pri historio de la kamparanoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Nazarenismus (Budapeŝto, 1888; germane en 1890)
  • Luther Márton élete (Vivo de Marteno Lutero, Budapeŝto, 1889; 3-a eldono en 1933, slovake en 1890 kaj 1916) - premiita verko
  • Utazásom a külföldön (Mia vojaĝo eksterlande, Békéscsaba, 1899; slovake en la sekva jaro)
  • A keresztény egyház történetének vezérfonala (Budapeŝto, 1907) - tradukaĵo
  • Tömegmozgalmak az alföldi parasztvárosokban (Budapeŝto, 1913)
  • Luther vagy Loyola (Békéscsaba 1928; ankaŭ slovake) - teologia studo
  • A parasztság története a legrégibb időktől napjainkig (Historio de la kamparanoj ekde la plej fruaj tempoj ĝis la nuntempo, Budapeŝto, 1937) - historia trarigardo

Fontoj redakti