Ferenc Sík
Ferenc SIK [ŝIk], hungare Sík Ferenc, Esperante Francisko Sík estis hungara reĝisoro.
Ferenc Sík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1931 en Békéscsaba |
Morto | 16-an de januaro 1995 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1963) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsébet Varga (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Ferenc Sík naskiĝis la 25-an de marto 1931 en Békéscsaba - mortis la 16-an de januaro 1995 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Sík komence estis pedagogo kaj dancisto, poste li lernis ankaŭ reĝisoradon en ĉeflernejo en Budapeŝto. Li komencis sian reĝisoran karieron en Teatro Gárdonyi Géza en 1963. Post 2 jaroj li longe reĝisoradis en Nacia Teatro (Pécs). En 1973 li apartenis al tiuj, kiuj fondis subĉielan teatron en Gyula. Baldaŭe li ricevis reĝisorajn taskojn ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Petőfi (Veszprém), Teatro Thália (Budapeŝto), Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li reĝisoradis ankaŭ eksterlande (Helsinko, Aachen, Subotica). Li havis edzinon kaj filinon. Li ricevis premion Kossuth en 1994, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
redaktiLiaj reĝisoraĵoj (selekto)
redakti- diversaj teatraj reĝisoraĵoj, ekzemple William Shakespeare: La ventego; Romeo kaj Julieta; Makbeto, Hamleto, Pongrác Kacsóh–Sándor Petőfi: János vitéz (Johano la Brava); Friedrich Dürrenmatt: La fizikistoj; Béla Bartók–Béla Balázs: Burgo de la duko Blubarbo
- 3 kinejaj filmoj inter 1978-1988
- 2 televiziaj filmoj en 1984