Béla Réthy [rEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réthy Béla estis hungara apotekisto, entreprenisto.

Memortabulo pri Béla Réthy
Inventaĵo de Béla Réthy en 1907

Béla Réthy [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1862 en Szarvas, li mortis la 22-an de decembro 1935 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Béla Réthy frekventis gimnazion, poste li praktikadis en apoteko en Békéscsaba, poste en Arad. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, li multe lernis de Károly Than. Ekde 1884 li laboris en diversaj apotekoj, en 1911 li aĉetis apotekon de Béla Varságh, poste establis laboratorion, kie li inventis medicinan bombonon kontraŭ tusadoj. Baldaŭ li kreis kuracilon kontraŭ reŭmatismoj. Tiuj portis financajn sukcesojn, tial li produktis jam diversajn varojn. En 1922 li transdonis la uzinon (la iaman laboratorion) al siaj filoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Néhány szó a magyar gyógyszerkönyvhöz (1881)
  • Cacaovajjal készített kenőcsök (1892)
  • Néhány szó a szakiskolákról (1905)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Békéscsaba

Fontoj redakti